Sergej Jesenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sergej Aleksandroviĉ Jesenin, cirile Серге́й Алекса́ндрович Есе́нин , pli konata nur kiel Sergej Jesenin, kelkfoje Esenin (naskiĝis la 21-an de septembro 1895, en Konstantinovo, Rjazana provinco, kaj mortis la 28-an de decembro 1925, en Leningrado) estis eminenta rusa poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni rigardas Jesenin kiel unu el la plej talentaj kaj samtempe popularaj rusaj poetoj. Pro sia kamparana deveno li sentis sin "vilaĝa poeto" kaj multaj liaj verkoj temas pri kampara vivo. En 1912 li translokiĝis al Moskvo, kie li eklaboris en librejo kaj ekstudis. En 1921 li vojaĝis en la azia parto de Sovetunio, vizitis Uralon, Taŝkenton kaj Samarkandon.

Li edziĝis al Isadora Duncan en majo 1922, sed eksedziĝis en aŭgusto 1923.

geedzoj Duncan-Jesenin

Komence Jesenin subtenis la ideojn de la oktobra revolucio, sed poste elreviĝis pro ties rezultoj. Multaj el liaj verkoj estis malpermesitaj en Sovetunio, ĉefe dum la rego de Stalino.

Jesenin edziĝis kvinfoje kaj havis kvar gefilojn, du el kiuj estis eksteredzecaj.

monumento omaĝe al Jesenin en moskva Muzeon eksponejo

Li mortigis sin en ĉambro de la Hotelo Anglujo en Leningrado. Tie li tranĉis la manartikojn kaj per sia sango verkis sian lastan poemon.

До свиданья, друг мой, до свиданья.
Милый мой, ты у меня в груди.
Предназначенное расставанье
Обещает встречу впереди.
До свиданья, друг мой, без руки, без слова,
Не грусти и не печаль бровей,-
В этой жизни умирать не ново,
Но и жить, конечно, не новей.
Mortinta en 1925
Adiaŭ, amiko mia, adiaŭ,
Mia milda amiko, kiu restas en mia koro.
Tia disigo antaŭdestinita
Estas promeso pri ia revido.
Adiaŭ, amiko mia, sengesta, senvorta,
Estu nek malgaja, nek ĉagrena.
Morti en tiu ĉi vivo ne estas nova,
Sed vivi, ja ne estas pli nova.

Ekde la 1980-aj jaroj ekzistas supozo, ke li estis murdita de GPU-agentoj (Glavnoje Politiĉeskoje Upravlenije - La Ĉefa Politika Administrejo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]