Shi Tao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shi Tao (en simpligita ĉina: 师涛; en tradicia: 師濤; pinjine: Shī Tāo) naskiĝis la 25-an de julio 1968) estas ĉina ĵurnalisto, poeto kaj PEN-klubano, kondamnita en 2005 je 10 jaroj en prizono ĉar li "malkaŝis ŝtatajn sekretojn eksterlande".

Eta biografio[redakti | redakti fonton]

Shi Tao naskiĝis en prefektujo Yanchi (盐池县), Wuzhong, en la provinco Ningŝjao. Li studis ĉe Orientĉina Normala Universitato en Ŝanhajo kaj diplomiĝis en julio 1991, kaj edziĝis en 1994.

Shi Tao laboris en Fushun Institute of Technology dum 1997-99 sed translokiĝis al Kanado pro familiaj kaj personaj kialoj.

La 18an de oktobro 2005, la Komitato por Protekti Ĵurnalistojn anoncis, ke Shi Tao estis unu el la venkintoj en 2005 de CPJ (Internaciaj Premioj por Gazetarlibereco)[1]. Laŭ la retejo de la komitato, li estos oficiale prezentita kun la premio kiam li elprizoniĝos.[2]

En marto 2006, li ricevis la premion "Vasyl Stus". La 28an de novembro 2006, li ricevis la Premion "Ora Plumo de Libero" de la Monda Asocio de Novaĵgazetoj.

Aresto kaj enprizoniĝo[redakti | redakti fonton]

En 2004, 37jaraĝa, Shi Tao laboris por Nuntempa Komerc-Novaĵoj en Hunan-provinco de Ĉinio.

La 20an de aprilo 2004 la ĉina registaro dissendis la dokumenton 11 "Notico koncerne la laboron por konservi stabilecon" (关于当前稳定工作的通知). En la dokumento, la registaro avertis la ĵurnalistojn, ke ĉinaj por-demokratiaj disidentoj povus reveni en Ĉinion la 4an de junio okaze de la 15a datreveno de la protestoj en Placo Tiananmen de 1989, kaj ke tio povus afekcii la stabilecon de la politiksocia ordo. La registaro petis de ĉiuj amaskomunikiloj malkomuniki ion ajn pri la tiel nomata "evento de la 4a de Junio", pri Falun Gong aŭ pri homoj petantaj politiksocian ŝanĝiĝon. Shi uzis sian privatan Yahoo!-retkonton kaj sendis resumon de la dokumento al eksterlanda retejo Azia Demokrati-Fondaĵo Arkivigite je 2007-05-20 per la retarkivo Wayback Machine.

Kiam la ĉina registaro malkovris tion, ĝi petis de Hongkonga Yahoo!-oficejo personajn informojn pri la sendinto. Yahoo! donis la informojn sen demandi la kialon. Tuj poste, Shi Tao estis arestata la 24an de novembro 2004. La ĉinaj aŭtoritatuloj konfiskis lian komputilon kaj dosierojn sen montri permeson por tion fari, kaj avertis liajn familianojn, ke ili parolu pri tio kun neniu alia. Li estis formale arestita la 14an de decembro.

Lia advokato, Guo Guoting (郭国汀), fama por zorgi pri homrajtaj procesoj, asertis, ke la serĉado, la kapto kaj la sekva aresto estis kontraŭleĝaj. Rezulte, lia licenco labori kiel advokato estis paŭzigita dum unu jaro far la Ŝanhaja Leĝdepartemento. Poste li estis domarestita kaj unu el liaj kunlaborantoj ekzorgis pri la proceso.

La 11an de marto 2005 la tribunalo juĝkunsidis sekrete, dum du horoj. La fratoj kaj la patrino de Shi Tao ne rajtis eniri kaj observi. Post la juĝkunsido finiĝis, Shi rajtis havi dek minutojn da tempo por esti kun la familianoj. Dek kvin tagojn poste, li estis kondamnita je dek jaroj, kaj je perdo de politikaj rajtoj dum du jaroj pro lia diskonigo de ŝtatsekreto.[3]

La 2an de junio 2005, la Hunana Tribunalo malakceptis la argumentojn de liaj advokatoj kaj neis lian pledon.

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La okazintaĵo starigis polemikon rilate la komercajn agadojn de Yahoo!, kies Hongkonga filio provizis teĥnikan informon lige al la mesaĝo kaj retkonto de Shi Tao. Yahoo! estis kritikata de Ĵurnalistoj sen landlimoj pro tio ke ili informis la policon. La Usona Kongreso kunsidis pri tiu ĉi kaj aliaj similaj okazintaĵoj kun reprezentantoj de Yahoo!, Google, MSN, ktp. En aŭgusto 2007, la Kongreso ekesploris pri Yahoo!.[4] La fondinto Jerry Yang ĉeestis dum la kunsido en la Kongreso. [5]

La 28an de aŭgusto 2007 la Monda Organizo por Homaj Rajtoj ekprocesis kontraŭ Yahoo! pro tio ke ĝi donis informojn pri ret-konto kaj IP-adreso al la ĉina registaro kio kaŭzis la areston de verkistoj kaj disidentoj. La proceso estis registrita en San Francisco por ĵurnalistoj Shi Tao kaj Wang Xiaoning.[6]

La 6an de novembro 2007, la Usona kongresfakularo kritikis Yahoo! ĉar ĝi ne donis plenajn detalojn al la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj la antaŭan jaron, kaj deklaris ke tio estis "la plej nepardonebla malzorgemo" kaj la plej malbona "misgvido".[7]

La 13an de novembro 2007, Yahoo! reguligis sin kun Shi por sekreta sumo. Shi restas en prizono.[1][rompita ligilo]

Shi ja edziĝis kaj havis filon naskitan en Fushun, Liaoning. Ekzistas nepruvitaj onidiroj, ke ŝia edzino divorcis de li post lia enprizonigo.

Laŭ International Herald Tribune, dum vizito en Ĉinio, Ŝtatsekretario Condoleeza Rice diris la 27an de februaro 2008, ke ŝi starigis demandon pri ĵurnalisto kaj verkisto enprizonigita de Ĉinio pro vidpunktesprimado en interreto dum renkontiĝo kun la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Yang Jiechi. La prezidanto de Yahoo!, Jerry Yang, petis de Rice en letero sendita unu semajnon antaŭe, ke ŝi helpu sekure liberigi la ĵurnaliston, Shi Tao, kaj la verkiston, Wang Xiaoning.

Similaj okazoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj okazoj, Yahoo! provizis informojn al ĉina registaro kaj kaŭzis la kaptigon de Li Zhi, Jiang Lijun, kaj Wang Xiaoning.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Novaĵraportoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdvida[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]