Falun Gong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Instruado de ekzercojn de Falun Gong en Israelo.
Falun Gong- Instruado de ekzercoj en Israelo.

Falun Gong (en la ĉina 法轮功, en pinjina skribo Fǎlún Gōng, ankaŭ konata sub la nomo Falun Dafa) estas nova spirita movado el Ĉinio en kiu oni praktikas kutime kvin ekzercojn surbaze de tradicioj de ĉigongo[1] kaj tajĝiĉŭano, mallongita kiel tajĝio. Tajĝio (ĉine 太極) estas nomo por la plej alta principo en la ĉina filozofio; ĝi estas uzata precipe en la taoismo kaj la konfuceismo. En la taoismo ĝi estas la esprimo por la poluseco de jino kaj jango.

Ĝia fondinto estas Li Hongzhi, nun loĝanta en Usono. Li publikigis en 1994 la libron Zhuan Falun, la bazan verkon de Falun Gong..

Historio[redakti | redakti fonton]

Falun Gong prezentiĝis unue en 1992 en Ĉina Popola Respubliko, kie praktikis ĝin 70 ĝis 100 milionoj da homoj[2], inter alie altranguloj de Komunista Partio de Ĉinio. En la mezo de la 1990-aj jaroj estis jam 2 mil praktikejoj sole en Pekino[2]. Nuntempe ĝi estus praktikata en pli ol 80 landoj de la mondo[3][4].

En 1999, post paca manifestacio de 10 000 praktikantoj de Falun Gong en parko antaŭ la sidejo de la centra ĉina registaro petante juran agnoskon kaj liberecon de ŝtata enmiksiĝo, la Komunista Partio de Ĉinio decidis ke homoj ne plu povas praktiki Falun Gong, ĉar "kontraŭleĝa sekto"[5]. Timigita de la ebleco, ke granda parto de la populacio fariĝas pli lojala al Falung Gongo ol al la Komunista Partio, la registaro malpermesis kaj ĉigongo-grupojn kaj la vendadon de Falun Gong-eldonaĵoj[2]. La ĉina registaro asertis, ke Falun Gong disvastigas superstiĉojn, dum aliaj sugestas, ke la populareco de Falun Gong defias la regadon de la Ĉina Komunista Partio[6].

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Falun Gong fariĝis konata en la okcidenta mondo nelaste pro la malpermeso en Ĉinio, la 20-an de julio 1999, kaj la sekva persekutado de ĝiaj anoj. Ĝi estigis polemikon tutmonde pri la politiko de la ĉina registaro rilate al religia libereco kaj homaj rajtoj[7][8].

Multaj homoj kaj organizaĵoj ekstere de Ĉinio alvokis la ĉinan registaron ĉesi la persekutadon de praktikantoj de Falun Gong[9].

Shen Yun[redakti | redakti fonton]

La danca trupo Shen Yun (Ritmo de la Dia spirito) ankaŭ estus aliĝinta al Falun Gong. Ĝi prezentas centon da spektakloj tra la tuta mondo kiuj esence estas religia-politika propagando kaj kiuj similas pli al baleto kun akrobataĵoj ol al prezentoj de tradiciaj ĉinaj dancoj (dancoj de la liono aŭ de la dranko ekzemple) sur kiuj ili baziĝus laŭ Shen Yun[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

David Ownby, Falun Gong and the Future of China, Oxford University Press 2008, ISBN 978-0-19-532905-6

Li Hongzhi, Falun Gong (pola versio), Radom 2003, p. 172, ISBN 957-552-734-8

Li Hongdży, Dżuan Falun (pola versio), Varsovio 2007, p. 328 ISBN 978-83-89632-40-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Membruligoj de la placo Tian An Men

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Penny, Benjamin, "The Falun Gong, Buddhism and 'Buddhist qigong", Asian Studies Review (marto 2005) Vol 29, paĝoj 35-46.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (en) Jia Tolentino, "Stepping Into the Uncanny, Unsettling World of Shen Yun", The New Yorker, la 19-an de marto 2019, ISSN 0028-792X.
  3. (en) "Answers to Commonly Asked Questions about Falun Gong", Falun Dafa, la 1-an de septembro 2004, alirite la 26-an de decembro 2019.
  4. (en) David Ownby, "Falun Gong and the Future of China" (Falung Gong kaj la estonteco de Ĉinio), Oxford University Press, 2008. ISBN 978-0-19-532905-6.
  5. (en) "China Bans Falun Gong", People's Daily Online, la 22-an de julio 1999.
  6. (en) Julia Ching, "The Falun Gong: Religious and Political Implications", American Asian Review, Vol. 19, n-ro 4, Vintro 2001, p. 12
  7. (en) Vidu p. 214, "La movado" - Falung gong "kondukis al la plej grandaj publikaj manifestacioj en Ĉinio ekde la manifestacioj antaŭ la Placo Tian an Men por demokratio en 1989. La 25-an de aprilo 1999, ĉirkaŭ 10 000 ĝis 30 000 adeptoj de falung gong kunvenis antaŭ Zhongnanhai, konstruaĵo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj partoprenis silentan proteston kontraŭ ŝtata subpremo de iliaj agadoj". Danny Shecht, "Falun Gong's Challenge to China: Spiritual Practice Or 'evil cult'?" (La defio de Falun Gong al Ĉinio: spirita praktiko aŭ 'malbona sekto'?), Akashic Books, 2001 [ 2012-12 -20 ], ISBN 978-1-888451-27-6.
  8. (ĉina) 中国官方杂志批评镇压法轮功 (Ĉina oficiala revuo kritikas misuzon pri Falun Gong), Radio Free Asia, la 14-an de aprilo 2000, alirite la 28-an de decembro 2019.
  9. (en) The crackdown on Falun Gong and other so-called heretical organizations, Amnestio Internacia, la 23-an de marto 2000