Spirita retiriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
tibetaj monaĥoj en spirita retiriĝo

La signifo de spirita retiriĝo - foje ankaŭ nomata spirita ekzerco - povas esti malsama por malsamaj religiaj komunumoj. Spiritaj retiriĝoj estas integra parto de multaj hindaj, budhanaj, kristanaj kaj sufiaj (islamaj) komunumoj.

En Hinduismo kaj Budhismo, iuj meditemaj retiriĝoj estas vidataj de iuj kiel intima maniero profundigi potencojn de koncentriĝo kaj komprenemo.

moderna kristanisma ejo por spirita retiriĝo

Retiriĝoj estas ankaŭ popularaj en kristanaj eklezioj, kaj estis establitaj en la hodiaŭa formo fare de Sankta Ignaco de Lojola (1491-1556), en liaj "Spiritaj Ekzercoj". Ignaco poste estis kromnomita "patro de spiritaj retiriĝoj" fare de papo Pio la 11-a en 1922. Multaj protestantoj, katolikoj kaj ortodoksaj kristanoj partoprenas kaj organizas spiritajn retiriĝojn ĉiun jaron.

Meditataj retiriĝoj estas grava praktiko en Sufiismo, la mistika vojo de Islamo. La libro de la Sufi-majstro Ibn Arabi "Vojaĝo al la Sinjoro de la potenco" (Risālat al-Anwār) estas gvidilo pri la interna vojaĝo, kiu estis eldonita antaŭ pli ol 700 jaroj.

Pli da dosieroj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj al temo Spirita retiriĝo en Vikimedia Komunejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]