Saltu al enhavo

Jörn Luther

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jörn LUTHER (naskiĝinta la 9-an de marto 1966 en Vajmaro) estas germana historiisto, germanisto kaj verkisto; ĝis aŭtuno 1989 li estis disidento.

Luther en 2022 (dua de dekstre)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trejniĝis Luther inter 1982 kaj 1984 kiel zoologia teknikisto en Gotao post relegacio disde gimnazio kaj enkarceriĝo. Sekvis aliaj ŝtate ordonitaj okupoj (meblotransportisto, stokejisto, varliferanto, hejtigisto); post Turniĝo li trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1992-a jaro kaj studis germanistikon, filozofion kaj historion en Jena, Halle kaj Berlino. Inter 1994 kaj 1997 li moderigis kun aliaj kunvenon de junaj verkistoj en Turingujo. En 1997/98 li organizis Berline la literatur-spektaklon Sklavenmarkt. Krome li respondecis pri sukcesa paso de diversaj slamoj. Vivas li Berline. Siajn travivaĵojn dum la reĝimo de la komunistoj li ankaŭ literature temigis. Luther estas fondomembro de la bando Timur und sein Trupp kiu ekde 1988 ofertas miksaĵojn de punka ŝlagro kaj popmuzika punko.

Disidenteco en GDR[redakti | redakti fonton]

Luther opoziciis komunismon en GDR kaj konatiĝis kiel sprajisto de Vajmaro tiel esprimante siajn opiniojn nekonformajn al komunisma propagandaĉo.[1] De ili konserviĝis policaj fotoj el priesploraj demandoj revideblaj titolpaĝe de libro de Holm Kirsten, Ulrich Jadke[2], Jörn Luther kaj Thomas Onißeit[3] Macht aus dem Staat Gurkensalat (de 2011). Ĉiuj partoprenintaj sprajintoj estis kondamnitaj al malliberejo. Grafitioj iliaj enhavis i.a. la sekvajn devizojn: Wehr dich (defendu vin), Schlag zurück (rebatu), Macht aus dem Staat Gurkensalat (estigu la ŝtaton kukumsalato). Ili aperis en oktobro 1983 sur kadukaj fasadoj vajmaraj. Luther pro tio suferis plurajn monatojn da mallibereco en la fifama Stasi-prizono erfurta.[4][5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Reiner reine, lirum, larum, Ged., kun Frank Willmann, Berlin 1990.
  • Über dem kaukasus lag dein blauer – ein hansheinzewersroman, kun Frank Willmann, Köln 1992.
  • Reality l.i.t. Abreißblock, kun Frank Willmann u. a., Mainz 1993.
  • Roman der 6, mit Frank Willmann u a., Köln 1996.
  • Sag mal A, Rudolstadt 1996.
  • Ab & zu möchte ich was ganz anderes, Berlin 1997.
  • Neun Märchen, die Bengta Bischoff nicht schrieb, Halle/Saale 1998.
  • Und niemals vergessen – Eisern Union!, kun Frank Willmann, Berlin 2000.
  • Die Idioten, Roman, kun Frank Willmann, Mainz 2002.
  • BFC Dynamo – Der Meisterclub, kun Frank Willmann, Berlin 2003.
  • Tindbad, der Teefahrer, 2010.
  • Macht aus dem Staat Gurkensalat, kun Ulrich Jadke, Holm Kirsten kaj Thomas Onißeit, Berlin 2011. eltiraĵo jutube
  • Alles, Berlin 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Fahndungsfotos der Sprüher von Weimar" (policaj fotoj de la grafitifarintoj)
  2. https://www.thueringer-literaturrat.de/autorenlexikon/jadke-ulrich/
  3. https://www.thueringer-literaturrat.de/autorenlexikon/onisseit-thomas/
  4. "Gefängnis für Graffiti" - ĉe: TA
  5. Ehrhard Neubert: Geschichte der Opposition in der DDR 1949-1989, Verlag Ch. Links, Berlin 1998, p. 493