Oĥrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oĥranka)
Oĥrano
Отдѣленіе по охраненію общественной безопасности и порядка
emblemo
sekreta polico
Komenco 1881 vd
Fino 1917 vd
Antaŭe Third Section of His Imperial Majesty's Own Chancellery vd
Poste Ĉeka vd
Lando(j) Rusia Imperio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
vdr
Stabanaro de la Oĥrano, Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio en 1905.

Oĥrano, nome Departemento por Protektado de la Publikaj Sekureco kaj Ordo (ruse Отделение по охранению общественной безопасности и порядка), kutime nomata "gvardia departemento" (ruse Охранное отделение) kaj plej ofte mallongigita en modernaj fontoj kiel Oĥrana (ruse Охрана, IPA: [ɐˈxranə], laŭvorte 'la gvardio'; plej ofte nomata ruse охранка) estis sekreta polico de la Rusia Imperio kaj parto de la polica departemento de la Ministerio de Internaj Aferoj (MVD) fine de la 19-a jarcento, helpita de la Speciala Korpuso de Ĝendarmoj.

Ĝi specialiĝis en luktado kontraŭ la politika maldekstro [1], kaj ĉefe okupiĝis pri politika detektiva laboro. Ĝia ĉefa funkcio estis konservi la stabilecon de la cara reĝimo kontraŭ ekstremmaldekstraj fortoj kaj politika terorismo. La Oĥrano funkciis tra la tuta Rusia Imperio, kaj eĉ eksterlande ekzemple en Parizo, kie la Oĥrana agento Pjotr Raĉkovskij (1853-1910) sidejis (1884–1902) antaŭ reveni en Sankt-Peterburgon (1905-1906).

La Oĥrano uzis multajn metodojn, kiel sekretaj operacoj, kaŝ-vestitaj agentoj, kaj trarompo de privata korespondado. La Oĥrano famis pro la uzado de provokaj agentoj, kiel Jakob Ĵitomirskij (n. 1880, grava bolŝeviko proksima al Vladimir Lenin), Jevno Azef (1869-1918), Roman Malinovskij (1876-1918) kaj Dmitri Bogrov (1887-1911).

La Oĥrano klopodis enfiltriĝi en la laborista movado fakte kreante policregatajn sindikatojn, praktiko konata kiel "zubatovŝĉina". La komunistoj kulpigis la Oĥranon parte pro la masakro de la Sanga dimanĉo de Januaro 1905, kiam caristaj trupoj[2] mortigis centojn da senarmaj protestantoj kiuj manfestaciis organizite de pastro Georgij Gapon (kiu estis duobla agento) kaj kun partopreno de Pjotr Rutenberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Okhrana Britannica Online
  2. Salisbury, Harrison E. (1981). Black Night White Snow. Da Capo Press. pp. 122–123. ISBN 0-306-80154-X.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]