Oĥrano
Oĥrano | ||
---|---|---|
Отдѣленіе по охраненію общественной безопасности и порядка | ||
sekreta polico | ||
Komenco | 1881 vd | |
Fino | 1917 vd | |
Antaŭe | Third Section of His Imperial Majesty's Own Chancellery vd | |
Poste | Ĉeka vd | |
Lando(j) | Rusia Imperio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
Oĥrano, nome Departemento por Protektado de la Publikaj Sekureco kaj Ordo (ruse Отделение по охранению общественной безопасности и порядка), kutime nomata "gvardia departemento" (ruse Охранное отделение) kaj plej ofte mallongigita en modernaj fontoj kiel Oĥrana (ruse Охрана, IPA: [ɐˈxranə], laŭvorte 'la gvardio'; plej ofte nomata ruse охранка) estis sekreta polico de la Rusia Imperio kaj parto de la polica departemento de la Ministerio de Internaj Aferoj (MVD) fine de la 19-a jarcento, helpita de la Speciala Korpuso de Ĝendarmoj.
Ĝi specialiĝis en luktado kontraŭ la politika maldekstro [1], kaj ĉefe okupiĝis pri politika detektiva laboro. Ĝia ĉefa funkcio estis konservi la stabilecon de la cara reĝimo kontraŭ ekstremmaldekstraj fortoj kaj politika terorismo. La Oĥrano funkciis tra la tuta Rusia Imperio, kaj eĉ eksterlande ekzemple en Parizo, kie la Oĥrana agento Pjotr Raĉkovskij (1853-1910) sidejis (1884–1902) antaŭ reveni en Sankt-Peterburgon (1905-1906).
La Oĥrano uzis multajn metodojn, kiel sekretaj operacoj, kaŝ-vestitaj agentoj, kaj trarompo de privata korespondado. La Oĥrano famis pro la uzado de provokaj agentoj, kiel Jakob Ĵitomirskij (n. 1880, grava bolŝeviko proksima al Vladimir Lenin), Jevno Azef (1869-1918), Roman Malinovskij (1876-1918) kaj Dmitri Bogrov (1887-1911).
La Oĥrano klopodis enfiltriĝi en la laborista movado fakte kreante policregatajn sindikatojn, praktiko konata kiel "zubatovŝĉina". La komunistoj kulpigis la Oĥranon parte pro la masakro de la Sanga dimanĉo de Januaro 1905, kiam caristaj trupoj[2] mortigis centojn da senarmaj protestantoj kiuj manifestaciis organizite de pastro Georgij Gapon (kiu estis duobla agento) kaj kun partopreno de Pjotr Rutenberg.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Okhrana Britannica Online
- ↑ Salisbury, Harrison E. (1981). Black Night White Snow. Da Capo Press. pp. 122–123. ISBN 0-306-80154-X.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jonathan Daly, Autocracy under Siege: Security Police and Opposition in Russia, 1866–1905 (DeKalb, Ill.: Northern Illinois University Press, 1998). ISBN 978-0-87580-243-5
- Jonathan Daly, The Watchful State: Security Police and Opposition in Russia, 1906–1917 (DeKalb, Ill.: Northern Illinois University Press, 2004). ISBN 978-0-87580-331-9
- Catherine Evtuhov, Stephen Kotkin; The Cultural Gradient: the transmission of ideas in Europe, 1789–1991; Rowman & Littlefield, 2003 ISBN 0-7425-2063-3
- Charles A. Ruud, Sergei A. Stepanov; Fontanka 16: The Tsars' Secret Police; McGill-Queen's University Press (paperback, 2002) ISBN 0-7735-2484-3
- Paris Okhrana 1885–1905 CIA historical review program (Approved for release 22 September 1993)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Guide to the Okhrana Records and photographs of activities and suspects online at the Hoover Institution Archives.
- Official history of the MVD of Russia: 1857–1879 1880–1904 1905–1916 (en rusa)
- Okhrana in Spartacus Educational Encyclopedia
- Okhrana: The Paris Operations of the Russian Imperial Police Arkivigite je 2012-12-20 per la retarkivo Wayback Machine