Tago de la Laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtatoj kaj dependencoj kolorigita per observado de Internacia Tago de la Laboristoj aŭ malsaman varianton de Tago de Majo aŭ Tago de la Laboro:
  • ██ Labor tago falas aŭ povas fali sur Majo 1-a
  • ██ Alia publika ferio en Majo 1-a
  • ██ Sen publika ferio en Majo 1-a, sed labor tago sur malsama dato
  • ██ Sen publika ferio en Majo 1-a kaj sen labor tago

La tago de la Laboro estas festata en multaj landoj je la 1-a de majo. Ĝi estas tradicia batal-tago de la laborista movado.

La elekto de la dato reiras al ĝenerala striko, kiun la nord-amerika laborista movado proklamis por la 1-a de majo 1886, por ĝeneraligi la ok-horan labortagon. La sekvaj konfliktoj kun la polico iĝis perfortaj; la 3-an de majo la polico mortpafis kvar laboristojn. Je la 4-a de majo okazis protesta manifestacio, kaj iu ĵetis bombon, kiu mortigis plurajn policanojn (Haymarket Riot = ribelo de fojnbazaro). Ĉar la atencinton oni ne trovis, oni arestis ok organizantojn de la manifestacio kaj ekzekutis kvar; unu laŭdire mortigis sin mem. La ceteraj tri estis liberigitaj post ses jaroj.

En 1889 la fonda kongreso de la Dua Internacio en Parizo proklamis la 1-an de majo kiel memortagon pri la viktimoj de la ribelo kaj "bataltagon de la laborista movado".

La amasbuĉado en Fourmies (furmi) estas evento kiu okazis la unuan de majo 1891 en Francio. Tiun tagon, armeo finigis per sangoverŝo pacecan manifestacion de manlaboristoj motantaj «Al ni estu la ok-hora templaboro!» («c'est les huit heures qu'il nous faut!». La bilanco estis naŭ mortintoj kaj 35 vunditoj.

En Sovetio kaj ŝtatoj influataj de ĝi oni festis la tagon kiel "Internacian Batal- kaj Festotagon de la Laboruloj" por "Paco kaj Sociismo".

La katolika eklezio deklaris la tagon "festo de laboristo S-ta Jozefo", por konkurenci al la laboristaj festoj.

Aliaj datoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plimulto de landoj festas la Tagon de la Laboro en la unua de majo, en iuj landoj oni ne festas tiam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]