La Internacio (himno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:L'Internationale.jpg
Originala partituro de La Internacio

La Internacio (en la franclingva originalo, L'Internationale) estas gravega politika himno de maldekstrismo, kantata ĉefe en rondoj socialismaj, komunismaj, kaj (maldekstre) anarĥiismaj. La tekston verkis Eugène Pottier en 1871, dum la subpremo de la Pariza Komunumo, kaj la nun universaliĝintan muzikon komponis Pierre De Geyter en 1888. Ĝin debute ludis la ĥoro de la loka Socialista filio en Lille, la 21-an de julio 1888.

Pro la internacia temo kaj la internaciemo de la koncernaj partioj, La Internacio fariĝis unu el la plej multlingven tradukitaj kantoj en la mondo. La plej diskonigita Esperanto-versio estas tiu de J. Zilberfarb. Sekvas kolekto de tradukoj en diversaj lingvoj. (Rimarku, ke kvankam nur indikite ĉe la unua teksto, ĉie validas, ke la refreno kantendas ĉiam dufoje).

Malgraŭ la principe internacia karaktero de la muzikaĵo, inter la jaroj 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de "La Internacio" servis kiel ŝtata himno de Sovetunio, kaj ekster Sovetunio tiutempe ofte estis nomata "nacia himno de Sovetunio". En 1944 en Sovetunio estis enkondukita ŝtata himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio. Vd. Himno de la Rusia Federacio.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Leviĝu, proletar’ de l’ tero,
leviĝu, sklavoj de malsat’!
La Vero tondras en kratero,
sekvos finofara bat’.
La paseon plene ni forviŝos,
amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond’ en fundament’ ŝanĝiĝos,
ne nul’, sed ĉio estu ni!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|
Ne estas super ni defenso,
nek reĝ’, nek Dio, nek patron’.
Kreantoj, ni nin savu mem do,
luktu por komuna bon’!
La rabaĵon preni de l’ rabisto,
spiriton savi de l’ karcer’,
ni blovu fajron kun persisto,
kaj batu ni, dum ardas fer’!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|
Ni, laboristoj, ni, kampuloj,
partio granda de l’ labor’!
Al ni la ter’ laŭ justreguloj,
parazit’ sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno,
sed malaperos ĉe l’ aŭror’
la korva kaj vultura svarmo,
eterne brilos suna glor’!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vikifontaro havas la tekston de la Internacio en Esperanto en la franca kaj en pli ol 40 aliaj lingvoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]