Kliment Voroŝilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kliment Voroŝilov
Kliment Voroshilov.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 23-an de januaro 1881 (1881-01-23)
Morto 2-an de decembro 1969 (1969-12-02) (88-jara)
en Moskvo
Tombo Kremlin Wall Necropolis
Ŝtataneco Rusia Imperio, Sovetunio
Profesio politikisto, oficiro, revoluciulo
Lingvoj rusa lingvo
Familianoj
Edz(in)o Ekaterina Voroshilova
v  d  r
Information icon.svg

Kliment Jefremoviĉ Voroŝilov (ruse Климент Ефремович Ворошилов, Kliment Jefremovič Vorošilov; ukraine Климент Охрімович Ворошилов, Klyment Okhrimovyč Vorošylov), populare konata kiel Klim Voroŝilov (ruse Клим Ворошилов, Klim Vorošilov) (4a de Februaro 1881 – 2a de Decembro 1969), estis elstara sovetunia militista oficiro kaj politikisto dum la Stalina epoko. Li estis unu el la dekomencaj kvin marŝaloj de Sovetunio (la plej alta militista rango de Sovetunio), kun la Ĉefo de la Generala Stabanaro de la Ruĝa Armeo Aleksandr Jegorov, kaj tri veteranaj komandantoj, Vasili Bljuĥer, Semjon Budjonnij, kaj Miĥail Tuĥaĉevskij.

Lia ĉefa atingo estis translokigi la ŝlosilajn sovetuniajn militindustriojn oriente de la Uraloj, por ke Sovetunio povu strategie retiriĝi, dum tenado de sia fabrika kapablo sentuŝe.[1]

Li ludis gravan rolon en la Granda purigo fare de Stalino en la 1930-aj jaroj, denuncante multajn el siaj propraj militistaj kolegoj kaj subuloj kiam Stalino petis tion de li. Li verkis personajn leterojn al ekzilitaj iamaj sovetaj oficiroj kaj diplomatoj kiaj la komisaro Miĥail Ostrovski, petante ilin reveni volonte al Sovetunio kaj false sekurante ili ke ili ne suferos reprezaliojn el la aŭtoritatoj.[2] Voroŝilov persone subskribis 185 dokumentitajn ekzekutajn listojn, nome la kvara inter la sovetaj estroj post Molotov, Stalin kaj Kaganoviĉ.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Darman, Peter (16a de Decembro 2012). The Home Fronts: Allied and Axis Life During World War II. Rosen Classroom. p. 26. ISBN 1448892368.
  2. Barmine, Alexander, One Who Survived, New York: G.P. Putnam (1945), footnote, p. 21
  3. ВВЕДЕНИЕ