Usona Holokaŭsta Memora Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramic view of the Hall of Remembrance. Hexagonal room with red-tile floor, limestone walls, and black panels. Eternal flame in foreground supported by a black box containing ashes from European Concentration Camps.
Panorama vido de la Halo de Memoro kun la eterna flamo en la centro [1]
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
United States Holocaust Memorial Museum
memorigaĵo • muzeo
Lando Usono vd
Situo Vaŝingtono
Adreso 100 Raoul Wallenberg Place, SW, Washington, DC 20024-2126
Arkitekto(j) James Ingo Freed vd
Estiĝo 22-a de aprilo 1993
Direktoro Sara J. Bloomfield
Koordinatoj 38° 53′ 12″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)38.886666666667-77.0325Koordinatoj: 38° 53′ 12″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo (Vaŝingtono)
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo (Vaŝingtono)
DEC
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
Situo de Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
Map
Usona Holokaŭsta Memora Muzeo
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo http://www.ushmm.org/
vdr
Ekstero de la enirejo de la muzeo kun la teksto "Pensu pri tio, kion vi vidis"

La Usona Holokaŭsta Memora Muzeo (angle United States Holocaust Memorial Museum, akronime USHMM) estas muzeo kaj nacia institucio en Vaŝingtono, Usono. La tasko de la muzeo estas dokumenti, studi kaj interpreti la historion de la holokaŭsto, la genocido de ĉefe judoj fare de Nazia Germanio de 1941 ĝis 1945 [2]. La muzeo estas samtempe la oficiala monumento de Usono al ĉirkaŭ ses milionoj da eŭropaj judoj kaj ses milionoj da aliaj (romaoj, samseksemuloj, krimuloj, aktivuloj, trudlaborantaj sklavoj kaj aliaj) kiuj estis mortigitaj dum la holokaŭsto laŭ ordoj de la nazioj.

La muzeo ricevis sian ĉarton sekve de unuaniman decidon de la Usona Kongreso en 1980. Ĝi estis publike malfermita en aprilo 1993 fare de prezidanto Bill Clinton kaj holokaŭstotransvivanto Elie Wiesel ŝaltante la eternan flamon en la Halo de Memoro de la muzeo dum solena ceremonio [3].

La instalaĵo enhavas kelkajn ekspoziciojn, artojn, publikaĵojn kaj artefaktojn kiuj estas ĉiuj ligitaj al la holokaŭsto. La muzeo kolektas kaj konservas fizikajn objektojn, distribuas edukajn materialojn kaj produktas publikajn publikaĵojn. La muzeo ankaŭ respondecas pri publikaj memorceremonioj [4].

La ĉefa parto de la financado de la konstruado kaj funkciado de la muzeo venas de publikaj financoj, sed multe ankaŭ venas de privataj fontoj. Steven Spielberg estas inter la plej famaj donacantoj.

La muzeo situas sur la bulvardo Raoul Wallenberg, nomita laŭ la sveda diplomato kiu, dum la fina stadio de la Dua Mondmilito, savis ĉirkaŭ 10,000 judojn en Hungario.

Komitato pri Konscienco[redakti | redakti fonton]

Krome, la muzeo enhavas la oficejojn de la Komitato pri Konscienco (angle Committee on Conscience, CoC), esplorinstituto, kiu esploras genocidon en diversaj mondpartoj. La organizaĵo estis la gvidanto en scio pri la genocido en Darfuro en Sudano same kiel koncerne la areon kie troviĝas la bataloj de Ĉeĉenio kaj Rusio, areo kiu laŭ la komitato povas kaŭzi krimojn de genocido, la interna milito en Sirio kaj la masakro de la Rohinĝoj en Mjanmao. Tamen, la komitato ne havas la aŭtoritaton fiksi politikon kaj funkcias kiel konsila organo nur al la usona registaro kaj aliaj landoj kiuj petas ĝiajn servojn [5].

Turo de Vizaĝoj[redakti | redakti fonton]

La Turo de Vizaĝoj (angle Tower of Faces) estis establita en la Holokaŭsta Muzeo. Tiu turo havas tri nivelojn. Ĝi inkludas milojn da fotoj de judoj de antaŭ Dua Mondmilito, de la jaroj 1890-1941, de la kolekto de Eliach de fotoj el ŝia naskiĝurbo, Eišiškės, nuntempe en Litovio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Remarks by Joel Geiderman and Memorial Candle Lighting — United States Holocaust Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 26a de Septembro 2018. Alirita 2016-12-09.
  2. About the Museum. Ushmm.org. Arkivita el la originalo je 16 September 2013. Alirita 2012-05-03.
  3. President's Commission on the Holocaust. Ushmm.org. Arkivita el la originalo je September 3, 2013.
  4. What's Inside. Ushmm.org. Arkivita el la originalo je 2012-05-11. Alirita 2012-05-03.
  5. About the Committee on Conscience. Ushmm.org. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2012-05-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]