Eišiškės
Eišiškės | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Litovio | ||
Poŝtkodo | LT-17017 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 856 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 408 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 10′ N, 25° 0′ O (mapo)54.16944444444424.997222222222Koordinatoj: 54° 10′ N, 25° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 159 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Eišiškės (jen litove, pole Ejszyszki, historie ankaŭ jide איישישאק) estas urbo en la sudo de Litovio, rekte ĉe la limo al Belorusio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi apartenis al la distrikto Vilno, kaj daŭre estas parto de la komunumo Šalčininkai. Eišiškės situas 32 kilometrojn sudokcidente de la administra centro Šalčininkai. En 2022 en la urbo vivis 2 856 loĝantoj. La teritorio apartenas al la historia regiono Dzukio.
En la komunumo Šalčininkai vivas pluretna loĝantaro el litovoj, poloj, belorusoj, rusoj kaj romaoj. Ene de Litovio, la komunumo havas unu el la plej grandaj polaj komunumoj. Laŭ la censoj de 2011 kaj 2001, en la urbo Eišiškės vivis pli ol 83 procentaĵoj da pollingvanoj.