Internacia Asocio de Urbocentroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Asocio de Urbocentroj
organizaĵo
Komenco 2011 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Asocio de Urbocentroj (angle International Downtown Association, akronime IDA) estas internacia organizaĵo dediĉita al urbocentroj ĉirkaŭ la mondo. La celo de la organizaĵo estas lerni pri la urba strukturo de la centraj punktoj en la urboj kaj la organiza strukturo de ĉefa komerca centro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kun la celo provizi pli bonajn ilojn por plibonigi transporton, turismon, loĝejojn kaj komercon en la urbo. La organizaĵo estis fondita en 2011 kaj situas en Vaŝingtono, Usono, kaj kunlaboras kun akademiaj institucioj tra Usono kaj la mondo.

La organizaĵo eldonas monatan revuon pri la temo de esplorado pri la urbocentroj tra Usono kaj organizas internaciajn konferencojn pri la temo. Krome, la organizaĵo kolektas sub si aliajn organizaĵojn, kiuj traktas kaj rilatas al la centroj de la urboj en la mondo pri la temo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]