Instituto Carnegie por Scienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Carnegie por Scienco
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1902 vd
Antaŭe Carnegie Institution of Washington vd
Geografia situo 38° 54′ 34″ N, 77° 2′ 9″ U (mapo)38.909416666667-77.035805555556Koordinatoj: 38° 54′ 34″ N, 77° 2′ 9″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Instituto Carnegie por Scienco (Vaŝingtono)
Instituto Carnegie por Scienco (Vaŝingtono)
DEC
Instituto Carnegie por Scienco
Instituto Carnegie por Scienco
Map
Instituto Carnegie por Scienco
Ĉefestro(j) Maxine Singer vd
Filioj Department of Plant Biology • Carnegie Observatories • Department of Embryology • Department of Terrestrial Magnetism • Geophysical Laboratory vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Instituto Carnegie por Scienco (aŭ Instituto Carnegie de Scienco, angle Carnegie Institution for Science, akronime CIS, foje ankaŭ referita kiel la Carnegie Institution of Washington, akronime CIW, sed tiu estis ŝanĝita en 2007 ĉar nur parto de la instalaĵoj situas en Vaŝingtono) estas usona, sendependa, neprofitcela organizaĵo kaj fondaĵo por la antaŭeniro de scienca esplorado [1]. La sidejo de la instituto situas en Vaŝingtono. Ĝiaj ses esplorkampoj estas: botaniko, evolubiologio, ekologio, geologio kaj planedologio, kaj astronomio.

La fondaĵo nuntempe financas de preskaŭ unu miliardo da dolaroj [2]. Signifa subteno venas de federaciaj subvencioj kaj privataj donacoj. Estraro de kuratoraro, kunmetita de gvidantoj en komerco, scienco, eduko, kaj publika servo, kontrolas la agadojn de Carnegie. Ĉiu el la ses dividaĵoj havas sian propran sciencan direktoron, kiu administras la ĉiutagajn operaciojn, helpate de la subtena teamo. Carnegie ankaŭ estas engaĝita en eduko sur la pli malaltaj niveloj.

Nuntempe, Carnegie-sciencistoj laboras en ses sciencaj dividaĵoj sur la okcidenta kaj orienta marbordoj kaj la ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Vaŝingtono. La instituto okupiĝas pri la sekvaj ses esplorkampoj organizitaj en ses dividaĵoj [3]:

Nomo[redakti | redakti fonton]

Pli ol 20 sendependaj organizaĵoj estis establitaj tra la filantropio de Andrew Carnegie kaj nun havas lian familian nomon. Ili faras laborojn kun temoj tiel diversaj kiel arto, eduko, internaciaj rilatoj, monda paco kaj scienca esplorado.

En 2007, la Institutio Carnegie de Vaŝingtono adoptis la publikan nomon "Carnegie Institution for Science" por pli bone diferencigi sin de aliaj organizaĵoj establitaj fare de kaj nomita laŭ Andrew Carnegie. La institucio oficiale kaj laŭleĝe restas la Carnegie Institution of Washington, sed nun havas publikan identecon kiu priskribas ĝian laboron

Historio[redakti | redakti fonton]

"Estas proponite fondi en la grandurbo de Vaŝingtono institucion kiu ... devas, en la plej larĝa kaj plej liberala maniero, instigi enketon, esploradon kaj eltrovaĵon [kaj] montri la aplikon de scio al la plibonigo de la homaro ..." - Andrew Carnegie , la 28-an de januaro 1902

Ĝi estis fondita fare de Andrew Carnegie en 1902, kun la intenco ke la institucio estu hejmo por eksterordinaraj homoj (sciencistoj kaj inventistoj) - viroj kaj virinoj de eksterordinaraj imago kaj sindediĉo, kiuj kapablas labori ĉe la avangardo de iliaj esplorkampoj.

La Institutio Carnegie estis formale establita la 7-an de decembro 1903 per fondleĝo de la Usona Kongreso. La unua prezidanto de la CIW estis Daniel Coit Gilman, la fondinto de la Johns Hopkins Medicina Fakultato.

Komence de la 20-a jarcento estis granda intereso pri eŭgeniko en Usono. Tiu movado estis apogita fare de la Carnegie Instituto inter aliaj.

Interalie, la CIW subtenis arkeologiajn esplorojn sur la duoninsulo Jukatanio de 1910 ĝis 1940. Tio inkluzivis elfosadojn (gviditajn fare de Sylvanus G. Morley) de tiaj bonkonataj Mayaj grandurboj, kiel Ĉiĉen Ica, Copán, Uaxactùn kaj Kaminaljuyú.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La asteroido 671 Carnegia, malkovrita en 1908, estas nomita laŭ la Instituto Carnegie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flipbook. Arkivita el la originalo je 2021-02-04. Alirita 2019-08-28.
  2. U.S. and Canadian Institutions Listed by Fiscal Year 2020 Endowment Market Value and Change in Endowment Market Value from FY19 to FY20 (anglalingva raporto). National Association of College and University Business Officers and TIAA. February 19, 2021. Retrieved February 20, 2021.
  3. Historio de la dividaĵoj de instituto Carnegie. Arkivita el la originalo je 2016-07-26.
  4. . John Mulchaey - Director (angle) (2014-11-10). Alirita 2020-01-09.
  5. Light to Life. Arkivita el la originalo je 2016-06-11.
  6. Chris Field: A Man for All Climates. Arkivita el la originalo je 2016-06-11.
  7. Research - DTM. Arkivita el la originalo je 2016-06-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]