Nacia Muzeo de la Indiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de la Indiano
National Museum of the American Indian
muzeo
Lando Usono vd
Situo Vaŝingtono
Adreso 4th Street and Independence Ave., SW, Washington, DC 20560
Arkitekto(j) Douglas Cardinal vd
Estiĝo 18-a de novembro 1989
Direktoro W. Richard West, Sr. • Kevin Gover
Koordinatoj 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 0″ U (mapo)38.8883-77.0166Koordinatoj: 38° 53′ 18″ N, 77° 1′ 0″ U (mapo)
Nacia Muzeo de la Indiano (Vaŝingtono)
Nacia Muzeo de la Indiano (Vaŝingtono)
DEC
Nacia Muzeo de la Indiano
Nacia Muzeo de la Indiano
Situo de Nacia Muzeo de la Indiano
Map
Nacia Muzeo de la Indiano
Jaraj vizitantoj: 1 200 000 (2015)
Parto de Smithsonian Institution vd
Retpaĝo http://www.nmai.si.edu
vdr
Centro George Gustav Heye, Novjorko
Ene de la muzeo, 2015.
Korbo taksita de Miwok-Mono Paiute artisto Lucy Telles

La Nacia Muzeo de la Indiano (NMI, angle National Museum of the American Indian, akronime NMAI) estas usona nacia etnografia, arta kaj historia muzeo kiu temas la indiĝenoj de Ameriko kaj specife la indiĝenoj de Usono. Ĝi estis malfermita la 21-an de septembro 2004, sekve leĝon de la Usona Kongreso de 1989.

La NMI estas parto de la Smithsonian Institucio kaj havas filiojn en Novjorko, Marilando kaj Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono [1].

La muzea konstruaĵo en Vaŝingtono estis dezajnita fare de la arkitekto Douglas Cardinal. La muzeokonstruaĵo en Novjorko estis establita en 1907, kaj estis dezajnita fare de la arkitekto Cass Gilbert. Ĝi situis en la loko kie troviĝis la origina sidejo de fortikaĵo Nov-Amsterdamo, kie troviĝis la domo de la guberniestro, armeaj bazoj, magazenoj, preĝejo kaj doganejo.

La NMI elmontras objektojn rilatajn al la socia vivo, lingvo, literaturo, historio kaj arto de la indianoj tra la Amerikoj, kaj specife Usono. La muzeo estas funkciigita sub la aŭspicioj de la Smithsonian Instituto. La muzeo inkluzivas tri kompleksojn: la NMI sur la National Mall en Vaŝingtono, kiu malfermiĝis en 2004 ĉe Fourth Street kaj Independence Avenue Southwest; la George Gustav Heye Center en Novjorko; kaj la Kultura Rimedo-Centro en Suitland-Silver Hill, Marilando, kiu estas la esplorada kaj stokada konstruaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mission Statement | National Museum of the American Indian (angle). Arkivita el la originalo je July 5, 2017. Alirita 2017-07-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]