Reflektobaseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la reflektobaseno de la barata palaco Taĝmahalo

Reflektobaseno estas areo plena je akvo ĉe historia kaj moderna palaco, monumento aŭ alia reprezenta konstruaĵo, kiu arkitekture estas tiel poziciigita, ke ĝi por la rigardantoj reflektas la bildon de la konstruaĵa fasado. La celo estas pliimpresigi kaj plisolenigi la aspekton de la konstruaĵo. Kutime reflektobaseno konsistas el malprofunda ujo plena je nemoviĝanta akvo. Por laŭeble eviti nedeziratajn ondojn ĉe la akva surfaco, kaŭzatajn de malforta vento, la basena fundo ĉe multaj konstruaĵoj ne ebenas sed la basena mezo pli malprofundas ol la randoj.

Aparte konataj reflektobasenoj situas en la sekvaj lokoj:


Galerio[redakti | redakti fonton]