Vaŝingtona Monumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaŝingtona Monumento
obelisko • National Memorial of the United States • vidindaĵo [+]
Koordinatoj38° 53′ 22″ N, 77° 2′ 7″ U (mapo)38.889475-77.035244444444Koordinatoj: 38° 53′ 22″ N, 77° 2′ 7″ U (mapo)

ArkitektoRobert Mills

Estiĝo1848
konsekro1886

Vaŝingtona Monumento (Vaŝingtono)
Vaŝingtona Monumento (Vaŝingtono)
DEC

Vaŝingtona Monumento (District of Columbia)
Vaŝingtona Monumento (District of Columbia)
DEC

Map
Vaŝingtona Monumento

Vikimedia Komunejo:  Washington Monument [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Vaŝingtona MonumentoWashington Monument estas granda, alta, blanka obelisko ĉe la okcidenta fino de la Nacia Parko en Vaŝingtono. Ĝi estas Usona Prezidanta Memoraĵo konstruita por honormemori al George Washington.

La monumento estas inter la plej altaj masonaĵoj en la mondo, kaj estas la plej alta obelisko en la mondo, alta de 555 futoj kaj 5⅛ coloj (169.29 m), kaj konstruita el marmoro, granito, kaj grejso. Ĝi estis desegnita de Robert Mills, grava usona arkitekto dum la 1840-aj jaroj. Oni ekkonstruis la monumenton en 1848, sed ne finis ĝin ĝis 1884, preskaŭ 30 jarojn post la morto de la arkitekto. Tiu ĉi konstrupaŭzo estis pro financomanko kaj la katastrofo de la Usona Enlanda Milito. Malsama kolornuanco de la marmoro, videbla alte de proksimume 150 futoj (45 m), klare apartigas la ekkonstruon kaj la rekomencon en 1876.

Oni kuŝigis la fundamentan ŝtonon je la 4-a de julio, 1848, kaj la superan ŝtonon je la 6-a de decembro, 1884. Oni dediĉis la finitan monumenton je la 21-a de februaro, 1885. Ĝi oficiale malfermiĝis je la 9-a de oktobro, 1888. Finfinte, ĝi fariĝis la plej alta strukturaĵo en la mondo, ŝtelante ĉi tiun titolon de la Katedralo de Kolonjo, sed la finita Eiffel-Turo en Parizo, Francio, superis ĝin en 1889.