Alexander Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alexander Hamilton
Alexander Hamilton by John Trumbull, 1806.png
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1757 (1757-01-11)
en Charlestown, Britaj Antiloj, Flag of the United Kingdom.svg Brita imperio
Morto 12-an de julio 1804 (1804-07-12) (47-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio, Flag of the United States (1795-1818).svg Usono
Mortokialo pafvundo
Tombo Trinity Church Cemetery
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbia College • Universitato Kolumbio
Subskribo Alexander Hamilton
Familio
Patro James A. Hamilton
Patrino Rachel Faucitt Lavien
Edz(in)o Elizabeth Schuyler Hamilton
Infanoj Alexander Hamilton Jr. • James Alexander Hamilton • John Church Hamilton • William S. Hamilton • Philip Hamilton • Angelica Hamilton • Eliza Hamilton Holly • Philip Hamilton • John Church Hamilton
Parencoj Philip Schuyler
Okupo
Okupo ekonomikistofilozofomilitistoadvokatopolitikistoadjunktooficiroverkistoentreprenisto • sklavokomercisto
Verkoj Federalist Papers
Information icon.svg
vdr

Alexander Hamilton (naskiĝis la 11-an de januaro 1755 aŭ eble 1757 — mortis la 12-an de julio 1804 en Novjorko) estis usona politikisto, juristo, milita estro, advokato, bankisto, kaj ekonomikisto. Li estas unu el la Fondaj Patroj de Usono (angle The Founding Fathers of the United States of America).

Li estis la unua Usona Sekretario de la Trezorejo (17891795). Lia portreto troviĝas sur la 10-dolara monbileto.

Infanaĝo kaj Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Hamilton naskiĝis en Charlestown, Neviso. Riĉa komercisto akceptis orfon Hamilton, post la morto de lia patrino kaj la forlaso de lia patro. Post uragano en lia hejmlando, la skribaĵoj de la juna Hamilton pri la evento impresis liajn najbarojn, do ili enspezis monon por forsendi Hamilton al Usono por plua edukado.

Rolo en Frua Ameriko[redakti | redakti fonton]

Usona Milito de Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Li konskriptis la fruan milicon dum la Usona Milito de Sendependeco. En la jaro 1777, George Washington (Esperante: Georgo Vaŝingtono) dungis lin en la posteno de konsilisto kaj sekretario.

La Usona Konstitucio kaj La Federalismaj Eseoj[redakti | redakti fonton]

Li estis la Novjorka delegito por la Konstitucia Kongreso. Li verkis malnetojn por la nova Usona Konstitucio, sed neniam prezentis ilin. Hamilton ne ŝatis la konstitucion kiun la kongreso aprobis en la jaro 1787, sed li estis kontenta kun plej multaj ŝanĝoj, precipe konsiderante lian malŝaton al la antaŭa malforta konstitucio, La Artikoloj de Konfederacio (angle the Articles of Confederation).

Li verkis (kun John Jay kaj James Madison) defendajn artikolojn pri la Usona Konstitucio, La Federalismaj Eseoj (angle The Federalist Papers), per kiuj ili provis konvinki la Konstitucian Kongreson ratifi la novan Usonan Konstitucion. Ili sukcesis.

Morto[redakti | redakti fonton]

Hamilton mortis pro duelo kun Aaron Burr, sia delonga politika rivalo, post Hamilton helpadis Morgan Lewis gajni lian Novjorkan-guberniestran elekton de 1804 kontraŭ Burr.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]