Metroo de Novjorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Novjorko
Metroo en stacio Marcy Avenue
Metroo en stacio Marcy Avenue
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Novjorko,  Usono
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 27-a de novembro 1904
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 1 370 km (851 mi)
Nombro de linioj 24
Nombro de veturiloj 6418
Nombro de stacioj 472
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto City of New York
Transportisto New York City Transit Authority (NYCTA)
vdr

La Metroo de Novjorko (angle New York City Subway) estas la publika transportilo la plej granda en Usono kaj unu el la plej grandaj de la mondo, kun 472 stacioj (424 unikaj stacioj) kaj 656 mejloj (1.056 km) da primaraj fervojoj.

Se oni kalkulus la sekundarajn fervojojn kaj riparejojn kaj parkejojn, la tuto altiĝus ĝis 842 mejloj (1.355 km). La metroo estas gvidata de publika entrepreno MTA New York City Transit apartenanta al la ŝtato Novjorkio. Kvankam ĝi estas konata kiel "subway" (subtera), ĉirkaŭ kvardek procentoj de la tuta sistemo troviĝas surtere. Ĝia unua linio malfermiĝis en 1904.

La nuntempa metroo formiĝis en 1940 per la unuiĝado de tri apartaj metroaj firmaoj: la Interkomunumo Metroo Firmao (IRT), la Broklino-Manhatano Transporto Firmao (BMT), kaj la Sendependa Metroo Sistemo (IND).

metroa mapo


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

NYC Subway R142 kaj R160A

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]