Pennsylvania Evening Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Post estis la dua (post Der Pennsylvania Staatsbote) gazeto kiu presis la tekston de la Usona Deklaro de Sendependeco

The Pennsylvania Evening Post, gazeto de Filadelfio presita de Benjamin Towne el 1775 ĝis 1784, estis konsiderita la unua (aŭ dua) gazeto kiu presis la Usonan Deklaron de Sendependeco, kiun ĝi publikigis la 6an de julio, 1776. La Post estis ankaŭ la unua gazeto en kiu estis publikigita la Lee Rezolucio, kiu establis la novan landon. Konata kiel "The Resolution for Independence" (Rezolucio por Sendependeco), la "Lee Resolution" estis aprobita de la Dua Kontinenta Kongreso la 2an de julio, 1776, kaj presita en The Pennsylvania Evening Post tiun vesperon.[1][2][3]

Aperinte trifoje semajne, en 1783 Towne ekpublikigis la Pennsylvania Evening Post ĉiutage, kio faris ĝin la unua ĉiutaga ĵurnalo en Usono.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Pennsylvania Evening Post (1776-07-06). Arkivita el la originalo je 2019-11-11. Alirita 11a de novembro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-11. Alirita 2020-03-20.
  2. 2,0 2,1 (July 1965) “Benjamin Towne: The Precarious Career of a Persistent Printer”, Pennsylvania Magazine of History and Biography 89 (3), p. 316–330. 
  3. First Newspaper Printing of the Declaration. Museum of the American Revolution. Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 31a de marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-21. Alirita 2020-03-20.