Imre Patai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Patai
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1894 (1894-12-10)
en Budapeŝto
Morto 19-an de januaro 1949 (1949-01-19) (54-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Agi Jambor
Okupo
Okupo entreprenisto • maŝinkonstrua inĝeniero • inventisto • universitata instruisto • fizikisto
vdr

Imre Patai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Patai Imre estis hungara, poste usona inĝeniero, inventisto.

Imre Patai [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1894 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de januaro 1949 en Philadelphia.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Patai akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1917, li doktoriĝis en 1929. Post la diplomo li restis por instrui en la universitato, poste li laboris en diversaj fabrikoj, eĉ li fondis fabrikon. Li okupiĝis pri vakutuboj, li havis diversajn patentojn pri la vakutuboj. En 1933 li edziĝis, en 1943 li havis filon, kiu mortis en la sekva jaro. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Usono, kie li instruis en universitato.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A thermikus elektronemisszió és az izzókatódok technikája (1929)
  • Faltöltések és vadáramok hatása az elektroncső működésére (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]