Anna Moffo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Moffo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1932 (1932-06-27)
en Wayne
Morto 9-an de marto 2006 (2006-03-09) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo apopleksio
Tombo Kensico Cemetery
Lingvoj Esperantoitalaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Instituto de Muziko CurtisNacia Akademio de Sankta Cecilia • Radnor High School
Familio
Edz(in)o Mario Lanfranchi • Robert W. Sarnoff
Okupo
Okupo operkantisto • televida aktoro • esperantisto • filmaktoro • televida prezentisto
vdr

Anna MOFFO (naskita la 27-an de junio 1932 en Wayne (Pensilvanio),[1] mortis la 10-an de marto 2006 en Novjorko)[2] estis ital-devena usona kantistino de operoj, en la fako "lirika soprano".

Ŝi studis kantadon ĉe la muzika instituto Curtis en Filadelfio kaj en 1955 gajnis la konkurson Young Artists Audition kaj Fulbright-stipendion[1] por studi en Romo ĉe akademio Santa Cecilia. Samjare en 1955 ŝi debutis en Spoleto kiel Norina en la opero Don Pasquale (Donizetti). En 1956 ŝi rolis en televida prezento de Madame Butterfly[2] sub reĝisorado de Mario Lanfranchi. En 1957 ŝi geedziĝis kun li.[3] Samjare ŝi debutis en Usono en La Bohème prezentita en Ĉikago.

La pinto de ŝia sukceso estis en la 1960-aj jaroj. Ŝi havis ne nur belegan voĉon, sed estis konsiderata unu el la dek plej belaj virinoj de Italio. Bedaŭrinde fine de la 1960-aj jaroj ŝia voĉo suferis, kaj ŝi devis rezigni la operan kantadon.[4]

En Italio inter 1960 kaj 1973 ŝi prezentis televidan spektaklon, kiu portis ŝian nomon.[5]

En 1972 ŝi eksedziĝis de Lanfranchi; en 1974 ŝi edziniĝis al Robert Sarnoff.

En 2006 ŝi mortis pro apopleksio.

Laŭ onidiroj ŝi eble naskiĝis ne vere en 1932, sed jam en 1930.

Moffo parolis Esperanton kaj en intervjuo menciis, ke tio estas memkompreneblaĵo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La Sonnambula (1956)
  • Austerlitz (1960)
  • Menage all'italiana (1965)
  • La Traviata (1967)
  • Una Storia d'amore (1969)
  • The Adventurers (1970)
  • La Ragazza di nome Giulio (1970)
  • Concerto per pistola solista (1970)
  • Il Divorzio (1970)
  • Die Czardasfürstin (1971)
  • Lucia di Lammermoor (1971)
  • Die Schöne Helena (1974, kun René Kollo, Josef Meinrad, Ivan Rebroff)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]