Blaise Cendrars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blaise Cendrars
Cendrars Štyrský.jpg
Persona informo
Naskonomo Frédéric Louis Sauser
Naskiĝo 1-an de septembro 1887 (1887-09-01)
en La Chaux-de-Fonds
Morto 21-an de januaro 1961 (1961-01-21) (73-jara)
en Parizo
Tombo Batignolles Cemetery
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco SvislandoFrancio
Subskribo Blaise Cendrars
Familio
Edz(in)o Raymone Duchâteau
Profesio
Profesio milita ĵurnalisto • ĵurnalisto • poeto • verkisto • romanisto • verkisto de vojaĝa literaturo • libretisto
Information icon.svg
vdr


Blaise Cendrars en 1907

Veranome Frédéric Louis SAUSER, sed konata sub sia plumnomo Blaise Cendrars (naskiĝis la 1-an de septembro 1887 en Chaux-de-Fonds, Svisio, mortis la 21-an de januaro 1961 en Parizo) estis svisa franclingva poeto. Li iĝis franca civitano en 1916.

Li kontribus popularigi la prozpoemon en la moderna poezio, kaj multe kantis en nove moderna kaj eterne romantismeca lingvo la buntecon de la mondo kaj la animan bezonon je vojaĝo, kune kun metafizika angoro. Liaj plej konataj kaj emociigaj poemoj estas:

  • 1912: Pasko en Novjorko
  • 1913: Prozo de l'Transsiberia Vagonaro
  • 1918: Panamo kaj la rakonto pri miaj sep onkloj

Ekde la aĝo 15-jara li forlasis hejmon por labori kun juvelonegocisto kaj iris en Rusio kaj laŭ li ĝis fino de la Transsiberia fervojo. Tra la vivo li multege vojaĝis en foraj landoj.

En Esperanto aperis la romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra, eld. IEM, Wien, Aŭstrujo, 2007. La poemoj de Cendrars ludas rolon en ĉi romano.

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]