Yvette Parès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yvette Parès
Persona informo
Naskiĝo la 9-an de majo 1926
Morto la 28-an de julio 2010
Profesio
Okupo kuracistobiologobotanikisto • universitata instruisto vd
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Yvette PARÈS (naskiĝis en Francio la 9-an de majo 1926[1], mortis la 28-an de julio 2010[2][1]) estis franca kuracistino. Laŭ eduko biologo, botanisto kaj medicinisto, ŝi aparte konatiĝis pro siaj sukcesoj en la traktado de lepro per tradiciaj, afrikaj kuraciloj. Ŝi studis medicinon en Liono, poste fake plustudis ĝis diplomo pri bakteriologio de la Bakteriologia Instituto de Liono, kaj daŭrigis per diplomigaj studoj pri natursciencoj en Montpellier kaj diplomo pri grunda mikrobiologio.[1] Dum 32 jaroj, de 1960 ĝis 1992, ŝi estis kuracistino kaj esplorantino, ekde 1968 (kiam ŝi doktoriĝis) profesoro ĉe la Universitato de Dakaro, ĉefurbo de Senegalo, kaj ekde 1980 ĝis 2006 samtempe direktis la Tradician Hospitalon de Keur Massar, la plej loĝata urbodistrikto de la urbego Pikine, ankoraŭ antaŭ Dakaro la plej loĝata urbego de Senegalo.

Preskaŭ sian tutan vivon ŝi oferis al esploro kaj kuracado de lepro kaj pluaj malsanoj, kiuj decimas multe da ŝtatoj de Afriko. Ĉar okcidenta medicino pri lepro ne montriĝis tro efika, helpe de plej bonaj popolaj kuracistoj ŝi ekstudis tradician afrikan medicinon. Spite al ĉiuj malfacilaĵoj kaj komenca nekompreno ŝi sukcesis fondi prosperan malsanulejon en Senegalo, kaj donis altan renomon al la tradicia afrika medicino inter kuracistoj tutmonde en la kuracado interalie de lepro.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Recenza citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fascinas "la laboroj de Yvette Parès, la problemoj, kiujn ŝi renkontis, la provoj solvi tiujn problemojn. Kiam mi unue vidis la libron, kies koloroplena kovrilbildo tre mallogis min, mi preskaŭ ektimis legi ĝin. Sed komencinte la legadon, mi trovis klaran kaj, eble surprize, literature bonkvalitan kronikon, kies neformala stilo kaj humana karaktero multe entuziasmigis min. Libro pensiga." 
— Donald Broadribb en Monato 2007/02, p. 19

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]