Anakoluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En retoriko, la anakoluto[1] estas vortfiguro subita rompo de gramatika strukturo, ŝanĝo de unu sintakso al alia.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La anakoluto estas, en prozo, ofte rigardata kiel gramatika aŭ stila eraro. Tamen, ĝi estas kelkfoje uzata en poezio por la subita, rompa efiko kaj pro metriko.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto citas[1] la jenajn du ekzemplojn de anakoluto, el la verkoj de L. L. Zamenhof. La unua ekzemplo estas el Al la Fratoj:

Citaĵo
 Glora la celo, sankta l’ afero,
La venko — baldaŭ ĝi venos; 
— [2]

La sintakso de la unuaj du propozicioj estas:

Glora [estas] la celo
Sankta [estas] l’ afero

La tria ŝajne komenciĝas same:

La venko [estas? …]

sed la gramatika strukturo ŝanĝiĝas al la ĉi-suba neparalelaĵo:

baldaŭ ĝi venos;

Jen la dua ekzemplo el PIV:

Citaĵo
 la proponoj havas la karakteron ne de postulo — ili estas nur bonintencaj konsiloj 

La sintakso de la unua propozicio ŝajne daŭrus kiel

la proponoj havas la karakteron ne de postulo, [sed de io alia…]

Sed, fakte, ĝia sintakso daŭras tute alimaniere.

Dahlenburg[3] citas alian ekzemplon de anakoluto, en tradukita poezio de Castro Alves:

Citaĵo
 Ve! morti — estas vidi l’ estingiĝon

de lumo nin en ŝtorm’ orientanta:
aŭskulti — kondamnito sonorilon,

de l’ mort’ la voĉon, lin prilamentanta — 
— [4]:29

La unuaj du versoj estas jena sintakse:

morti estas vidi l’ estingiĝon de lumo nin en ŝtorm’ orientanta

aŭ, en pli ordinara vortordo,

morti estas vidi la estingiĝon de lumo orientanta nin en ŝtormo

La tria verso komenciĝas paralele:

aŭskulti [estas umi la ion? …]

sed ĝi daŭras jene:

aŭskulti kondamnito sonorilon,

La infinitivo aŭskulti ne uziĝas kiel subjekto (simile al la unua verso), sed kiel la ĉefverbo, kun subjekto kondamito kaj objekto sonorilon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino anakoluto devenas de la helena vorto ᾰ̓νᾰκόλουθον anakólouthon, kunmetaĵo de ᾰ̓ν- an- “sen” kaj ᾰ̓́κόλουθος ákólouthos “sekva”: tiel, “ekster la ordinara sekvaĵo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 anakolut/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Al la fratoj”, Fundamenta Krestomatio (esperante).
  3. Dahlenburg, Till-Dietrich. Figuroj Retorikaj en Beletro Esperanta (esperante).
  4. Castro Alves, Antônio Frederico de. (1959) “Juneco kaj morto”, Elektitaj Poemoj (esperante).