Zlatoje Martinov
Zlatoje Martinov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1953 (68-jara) en Panĉevo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Serbio |
Okupo | |
Okupo | novelisto • literaturkritikisto • publikigisto • esperantisto • filozofo • poeto • ĵurnalisto |
Zlatoje Martinov (cirile Златоје Мартинов, naskiĝis la 16-an de decembro 1953 en Pančevo, Serbio), estas verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Li estas membro de Esperanta PEN-Centro kaj kunlaboranto de la revuo Literatura Foiro ekde 1997, membro de la Esperanto-Instituto en Beogrado ekde 1978.
Kun Margarethe-Greta Stoll, Nedeljka Subotić kaj Marko Petrović li konsistigis redaktan komitaton kiu en la jaro 1998 finredaktis la historivaloran Antologion de la serba poezio 1200-2000 post la morto de ĝia aŭtoro Srdj Arandjelović (1996). Inter la jaroj 1975 kaj 1977 li estis prezidanto de Vojvodina Esperanto-Ligo kaj inter la jaroj 1987 kaj 1990 membro de la Prezidantaro de Serbia Esperanto-Ligo. Kongreso de Jugoslavia esperanto-Ligo distingis lin per ordeno por meritoj en la jaro 1983. Li verkis plurajn artikolojn en la literaturaj esperanto-revuoj.
Verkaĵoj (elekto)
1. Ideja, egzistencija i savremeni problemi medjunarodnog jezika, Pančevo, 1980.
2. Esperanto - jezik i pokret, Zagrebo 1981, 2-a eldono 1985 (kun Nikola Rašić, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar)
3. Esperanto u službi svetske kulture i medjunarodnog sporazumevanja, Beogrado 1998. (kun Boriša Milićević)
4. David Albahari, Eklampsio en remizo (Fras u šupi), Beogrado, 1990., traduko el la serba
5. Desanka Maksimović, Ozono de naskiĝloko (Ozon zavičaja), Beogrado 1991., traduko el la serba
6. Al la mondo donace / Svetu na dar, antologio de la serba porinfana poezio / antologija srpske poezije za decu, elektis kaj tradukis / izabrao i preveo, Zlatoje Martinov, dulingve / dvojezično, Beogrado/Beograd, 1996.
Zlatoje Martinov vivas en Beogrado kaj profesie laboras kiel vic-ĉefredaktoro de la beograda socipolitika kaj kultura revuo Republika.