Nedeljka Subotić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nedeljka Subotić
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1923 (1923-11-30)
Morto 28-an de majo 2000 (2000-05-28) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nedeljka SUBOTIĆ (1924-2000) mortis la 28-an de majo en Beogrado. E-isto de 1955, ŝi tuj aliĝis al UEA kaj ekservis kiel delegito pri instruado kaj turismo. Ŝi funkciis kiel sekretario de Jugoslavia E-Instituto, anis en la LKK de la Beograda UK (1973), gvidis kursojn kaj verkis originale kaj traduke. Ŝiaj poemoj aperis en la volumo Reeĥoj (1961), en la revuoj La Progreso, La Suda Stelo ktp, ŝiaj tradukoj prozaj kaj poeziaj en Antologio de la serba parola literaturo (1991) kaj Antologio de la serba poezio (1998).