My Autobiography (Chaplin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
My Autobiography
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Charlie Chaplin
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1964
Eldonejo Simon & Schuster
Ĝenro aŭtobiografio
Loko de rakonto Usono
vdr

My Autobiography (Mia membiografio) estas libro de Charlie Chaplin, unue publikigita de Simon & Schuster en 1964. Kun Chaplin: His Life and Art de David Robinson, ĝi havigis la fontan materialon por la filmo de 1992 Chaplin de Richard Attenborough.

En Septembro 1964 okazis la publikigo de la memorlibro My Autobiography, por kio li estis laboranta ekde 1957.[1] La 500-paĝa libro, kiu fokusiĝis al siaj fruaj jaroj kaj persona vivo, iĝis tutmonde sukcesa verko, spite la kritikojn pri la manko de informaro pri lia kinkariero.[2]

Ĝi havigas privilegian rigardon al la vivo de famulo kaj kinisto de la 20-a jarcento. The Chicago Tribune diris, ke la libro estis “La plej bona membiografio iam verkita de aktoro. Eksterordinara verko.”[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robinson, pp. 602–605.
  2. Robinson, pp. 605–607; Lynn, pp. 510–512.
  3. My Autobiography (Neversink) Alirita la 13an de Septembro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lynn, Kenneth S. (1997). Charlie Chaplin and His Times. New York, NY: Simon & Schuster. ISBN 0-684-80851-X.
  • Robinson, David (1986) [1985]. Chaplin: His Life and Art. London: Paladin. ISBN 0-586-08544-0.