Mack Swain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mack Swain
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1876 (1876-02-16)
en Sallaga Urbo
Morto 25-an de aŭgusto 1935 (1935-08-25) (59-jaraĝa)
en Tacoma
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mack SWIN (denaske Moroni Swain,[1] 16a de Februaro, 1876 – 25a de Aŭgusto, 1935) estis pionira usona kin-aktoro, kiu aperis en multaj el la komedioj de Mack Sennett en la Keystone Studios, kiel por la serio de la trompindaj policanoj Keystone Cops. Li aperis ankaŭ en gravaj filmoj de Charlie Chaplin.

Swain laboris en vodevilo antaŭ starti en muta kino en la Keystone Studios kun Mack Sennett. Ĉe Keystone, li formis teamon kun Chester Conklin por fari serion de komediaj filmoj. Kun Swain kiel "Ambrose" kaj Conklin kiel la grandlipharulo "Walrus" (rosmaro), ili ludis tiujn rolojn en kelkaj filmoj kiel The Battle of Ambrose and Walrus kaj Love, Speed and Thrills, ambaŭ de 1915.

Krom ĉe tiuj komedioj, la duopo aperis kune en variaj aliaj filmoj kaj ankaŭ aperis aparte kaj/aŭ kune en filmoj kun steluloj de Mabel Normand, Charles Chaplin, Roscoe Arbuckle kaj plej el la ceteraj aktoroj de Keystone.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hunter, James Michael (2013). Mormons and Popular Culture: The Global Influence of an American Phenomenon. ABC-CLIO. pp. 250–251. ISBN 9780313391675. Alirita la 1an de Septembro 2018.