Kontraŭmalusona Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dum ĵurnalistoj notas, Vocvxparolanto Dies de la Kontraŭmalusona Komitato legas kaj testas sian leteron respondan al la atako de la prezidento Roosevelt al la Komitato, 26a de Okt., 1938.

La Kontraŭmalusona Komitato aŭ en angla oficiale House Un-American Activities Committee (Hejma Komitato pri Malusonaj Activaĵoj, HUAC) estis esplora komitato de la Usona Domo de Reprezentantoj. Ĝi estis origine kreita en 1938 por malkovri civitanojn kun naziismaj ligoj ene de Usono. Tamen, ĝi iĝis pli bone konata pro sia rolo en esplorado de malfidaj kaj renversemaj agoj je la konto de privataj civitanoj, publikaj laboristoj, kaj tiuj organizoj suspektitaj pri ligoj kun komunismo. En 1969, la House ŝanĝis la nomon de la komitato al "House Committee on Internal Security" (Hejma Komitato pri Interna Sekureco). Kiam la House nuligis la komitaton en 1975,[1] ties funkcioj estis transpasataj al la Usona Komitato pri Justico.

La kontraŭkomunisma esplorado de la komitato estas ofte komparata kun tiuj de la Senatoro Joseph McCarthy.[2] McCarthy, kiel Usona Senatoro, ne havis rektan rilaton kun tiu House komitato.[3] McCarthy estis la Voĉparolanto de la komitato Government Operations Committee kaj ties subkomitato Permanent Subcommittee on Investigations de la Usona Senato, ne de tiu de House.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. FRUM, David. (2000) How We Got Here: The '70s. New York, New York: Basic Books. ISBN 0-465-04195-7.
  2. Ekzemple, vidu Brown, Sarah, "Pleading the Fifth", BBC News, 2002-02-05.
  3. Patrick Doherty, Thomas. Cold War, Cool Medium: Television, McCarthyism, and American Culture. 2003, paĝo 15-6.