Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco
kongresa komitato de Usono
Komenco 1934 vd
Fino 1975 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ĉefestro(j) Martin Dies, Jr. • Edward J. Hart • John Stephens Wood • John Parnell Thomas • John Stephens Wood • Harold H. Velde • Francis Eugene Walter • Edwin E. Willis • Richard Howard Ichord, Jr. vd
vdr
Dum ĵurnalistoj notas, Voĉparolanto Dies de la Kontraŭusona Komitato legas kaj testas sian leteron respondan al la atako de la prezidento Roosevelt al la Komitato, 26a de Okt., 1938.

La Kongresa Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco aŭ, angle, House Un-American Activities Committee estis esplora komitato de la Usona Domo de Reprezentantoj. Ĝi estis origine kreita en 1938 por malkovri civitanojn kun naziismaj ligoj ene de Usono. Tamen, ĝi iĝis pli bone konata pro sia rolo enketinte malfidelajn kaj ribelajn agojn de privataj civitanoj, publikaj laboristoj, kaj tiuj organizoj suspektitaj pri ligoj kun komunismo. En 1969, la Kongreso ŝanĝis la nomon de la komitato al "House Committee on Internal Security" (Kongresa Komitato pri Interna Sekureco). Kiam la Kongreso nuligis la komitaton en 1975,[1] ties funkcioj estis transpasataj al la Usona Departemento de Justico.

La antikomunisma enketado de la komitato estas ofte komparata kun tiuj de la Senatoro Joseph McCarthy.[2] McCarthy, kiel Usona Senatoro, ne havis rektan rilaton kun tiu Kongresa komitato.[3] McCarthy estis la Voĉparolanto de la komitato Government Operations Committee kaj ties subkomitato Permanent Subcommittee on Investigations de la Usona Senato, ne de tiu de la Kongreso.

Post la falo de McCarthy, la prestiĝo de la komitato malkreskis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959, Eksprezidanto Harry Truman kondamnis la komisionon pro priskribi ĝin kiel "la plej kontraŭusonan aferon en la lando hodiaŭ." [4] La komitato perdis la plej grandan parton de sia statuso dum la 1960-aj jaroj. Fine de la 1960-aj jaroj la komisiono alvokis kaj minacis iujn el la gvidantoj de la kontraŭkulturo. Provante reinventi sin, en 1969 la komitato estis renomita "Komitato pri Interna Sekureco". Kiam la komitato estis dissolvita de la Ĉambro de Reprezentantoj en 1975, ĝi estis anstataŭigita de la Usona Ĉambra Komitato pri Juĝistaro (United States House Committee on the Judiciary).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bentley, Eric; Rich, Frank (2002). Thirty Years of Treason: Excerpts from Hearings Before the House Committee on Un-American Activities, 1938-1968. Nation Books.
  • Buckley, William F. (1962). The Committee and Its Critics; a Calm Review of the House Committee on Un-American Activities. Putnam Books.
  • Donner, Frank J. (1967). The Un-Americans. Ballantine Books.
  • Gladchuk, John Joseph (2006). Hollywood and Anticommunism: HUAC and the Evolution of the Red Menace, 1935-1950. Routledge.
  • Goodman, Walter (1968). The Committee: The Extraordinary Career of the House Committee on Un-American Activities. Farrar Straus & Giroux.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frum, David. (2000) How We Got Here: The '70s. New York, New York: Basic Books, p. 265. ISBN 0-465-04195-7.
  2. Ekzemple, vidu Brown, Sarah, "Pleading the Fifth", BBC News, 2002-02-05.
  3. Patrick Doherty, Thomas. Cold War, Cool Medium: Television, McCarthyism, and American Culture. 2003, paĝo 15-6.
  4. Stephen J. Whitfield (1996), The Culture of the Cold War, The Johns Hopkins University Press, p. 124