Michael Chaplin (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Michael Chaplin
Chaplin family 1961.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de marto 1946 (1946-03-07) (73-jara)
en Santa Monica
Ŝtataneco Usono
Profesio aŭtobiografo, filmaktoro
Oficiala retejo http://newartsent.wix.com/michaeljohnchaplin
Familianoj
Infanoj Carmen Chaplin, Dolores Chaplin
Patro Charlie Chaplin
Patrino Oona O'Neill
Frat(in)oj Geraldine Chaplin, Victoria Chaplin, Josephine Chaplin, Eugene Chaplin, Christopher Chaplin, Sydney Chaplin, Charles Chaplin Jr.
v  d  r
Information icon.svg

Michael John Chaplin (7a de Marto, 1946) estas usona aktoro naskiĝinta en Santa Monica, Kalifornio. Li estis la dua infano kaj plej aĝa filo de la kvara kaj lasta edzeco de Charlie Chaplin kun Oona O'Neill.

Li estis edzo unue de la verkisto Patrice Chaplin, kun kiu li havis du infanojn. Li edziĝis poste al Patricia Betaudier, pentristino kaj filino de la Trinidana pentristo Patrick Betaudier. Li havas kvar infanojn kun sia dua edzino, inter kiuj la aktorinoj Carmen Chaplin kaj Dolores Chaplin.

Meze de la 1960-aj jaroj Chaplin subskribis librokontrakton kun la Brita eldonisto Leslie Frewin por publikigi sian membiografion I Couldn't Smoke The Grass On My Father's Lawn (Mi ne povis fumi la herbon de miapatra gazono), kiu fakte estis verkita kun Tom Merrin kaj Charles Hamblett.[1][2] Tiu estis adoleskeca hipi-memoro pri drogoj kaj ribelemo kontraǔ tutmonde fama patro. Chaplin plendis kontraǔ la publikigo de la libro. Chaplin estas ankaŭ la aǔtoro de novelo The Fallen God, nome moderna versio de la historio de Tristan kaj Iseult.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Limelight (1952) kiel la infano en la malferma sceno (eksterliste)
  • A King in New York (1957) kiel Rupert Macabee
  • Promise Her Anything (1965) kiel Heathcliff - Beatnik (eksterliste)
  • The Sandwich Man (1966) kiel Pavimartisto
  • The Innovators (2014) kiel la Voĉo de la Ministro (kurta filmo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lewis, Anthony (1a de Oktobro 1965). "Reluctant Autobiographer". ProQuest. New York Times (subskribo estas postulita). Alirita en 2016-05-02.
  2. "I COULDN'T SMOKE THE GRASS ON MY FATHER'S LAWN by Michael Chaplin (review)". Kirkus Reviews. Alirita en 2016-05-02.