Saltu al enhavo

98-a SAT-Kongreso 2025

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
98-a SAT-Kongreso 2025
Grupa foto
Loko Kastelo Grezijono
Ekde 9-a de aŭgusto 2025
Ĝis 16-a de aŭgusto 2025
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 98-a SAT-Kongreso okazis en la Kastelo Greziljono, situanta en Baugé-en-Anjou, inter la 9-a de aŭgusto 2025 kaj la 16-a de aŭgusto 2025.

Dum la 97-a SAT-Kongreso 2024 estis decidite, ke la kongreso okazu en Svitavy (Ĉeĥio) de la 12-a de julio 2025 ĝis la 19-a de julio 2025[1], sed poste tio montriĝis praktike neebla, kaj la plenumkomitato de SAT trovis alternativan solvon kun Greziljono, kie jam okazis la 96-a SAT-Kongreso 2023.

Aliĝis 51 homoj.[2] La Organiza Kongres-Komitato konsistis el Bert Schumann (gastigado), Bruno Henry (financoj), Claudine Guéguen (ekskursoj kaj kongreslibro) kaj Vinko Markovo (aliĝado kaj programo).

Kastelo Greziljono, la kongresejo.

Okazis la kutimaj laborkunsidoj, kunsidoj de frakcioj (vegetara, liberecana, komunista, ktp.), fakoj kaj de aliaj asociaj instancoj. La ĉefa rezulto de la kongreso estas la redaktado de Deklaracio (al la ĝenerala publiko) kaj Gvidrezolucio (al la organizo); ambaŭ dokumentoj estis finpretigitaj akurate vendrede la 15an.

Inter tre diversaj klerigaj prelegoj menciindas tiuj pri la verko Historieroj el aliaj vidpunktoj de Eduardo Pérez, ĵus tradukita en Esperanton kaj eldonita fare de SATeH; pri insulo Dokdo, inter Koreio kaj Japanio; peĉakuĉo pri speciismo; pri Svisio sen armeo; pri rifuĝintoj en insuloj Lesvos kaj Samos; pri komplica subpremado inter polico kaj juĝistaro en la subpremado de sociaj kaj sindikataj movadoj en Hispanio ktp. Aparte interesa estis la aplikado de retaj kontaktoj dum kunsidoj speciale pri Situacio en Afriko (kie partoprenis Alphonse el Goma per reto kaj Adjevi el Togolando fizike). Simile okazis la kunsido de la LEA-komitato kun reta interveno de Guillem Sánchez.[3]

Ege kleriga rezultis la prelego pri "La laborista Esperanto-movado en Bruselo inter 1945 kaj 1972", rezulto de la esploroj por magistriĝo fare de Tabatha Fabri. Oni informis pri la agado de iamaj gravuloj, komunumoj, MEM, SEAT ktp. Tiukampe ankaŭ la prelego de Tanja Ivanovna pri "Anarĥiistoj en la revolucia movado por liberigo de Makedonio" malfermis interesan studobjekton en la historio de Balkanio.

Ekskursoj

[redakti | redakti fonton]
Ricevante informojn en la Kokanjaj Ĝardenoj

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, okazis ekskursoj ĉefe direktitaj al la kono de la situacio de laboristoj kaj ĝenerale de sociaj aferoj. Lunde la 11a okazis ekskurso al sociala centro Kokanjaj ĝardenoj, en Saint-Barthélemy-d'Anjou apud Anĝevo, Angers, kie oni zorgas pri senlaboruloj kaj homoj kiuj suferas sociajn problemojn pere de biologia agrikulturo.

Merkrede la 13an okazis tuttaga ekskurso: matene en Doué la Fontaine oni vizitis subteran iaman ŝtonminejon, kiu nun utilas kiel fungo-kultivejo; oni ricevis klarigojn pri la laboro kaj de la iamaj ŝtonministoj kaj de la nuna fungokultivado; aparte interesa estis la informo kaj konstato, ke kelkaj ejoj de la subteraj galerioj utilis kiel loĝejoj de unuopaj homoj kaj de familioj (kun bestoj) ĝis meze de la 20-a jarcento. Post pikniko oni vizitis alian subteran komplekson de iamaj kalkoŝtonaj minejoj, nome "Le mystère des Faluns", kun klarigoj pri la loka geologio kaj artaj instalaĵoj pere de lumoj, filmoj, ktp.

Vendrede la 15an okazis ekskurso al speciala arta instalaĵo Helico de L'Orbière elfosita en areo de trogloditaj kavernoloĝejoj ĉe kiu artisto Jacques Warminski kreis imagitan artaĵaron kaj subtere kaj surtere.

Distraj vesperoj

[redakti | redakti fonton]

Estis tempo ankaŭ por pli distraj programeroj, kiel humoraj anekdotoj (dimanĉe, zorge de Raymonde Coquisart), revoluciaj kantoj (lunde, kolektive), dancoj (merkrede, violone de Christophe Collay), teatraĵo "Ŝak-novelo" de Stefan Zweig (ĵaŭde, fare de Arno Lagrange) ktp.

Teatraĵo "Ŝak-novelo" de Stefan Zweig

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gvidrezolucio de la 97a SAT-Kongreso
  2. Kongreslibro 98-a SAT-Kongreso, Greziljono-Francio, 9a ĝis 16a de aŭgusto 2025, pp. 4-5.
  3. Kongreslibro 98-a SAT-Kongreso, Greziljono-Francio, 9a ĝis 16a de aŭgusto 2025, pp. 8-9.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]