Calumnia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calúmnia)
Calumnia
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Calúmnia estas liberecana eldonejo fondita en 2010 en Majorko, Hispanio, de la historiisto Jordi Maíz.

Ĝi fokusiĝas pri la eldono de verkoj politikaj kaj historiaj en la hispana kaj en la kataluna rilate al la pensado anarkiisma (libroserioj Tempus Ago, Colossus). Aliaj libroserioj estas dediĉitaj al la poezio kaj la literaturo (Quisquilliae, Moix Negre), al la eldono de libroj en esperanto (Revo lucida) kaj al la sendependisma anarkiismo (Arrelar). Ĝi ankaŭ promocias la eldonon de revuoj de liberecana kulturo kiel Humanitat NovaNosaltres. Amics i Amigues de Francesc Tomàs kaj Oliver. Inter ĝiaj aŭtoroj estas klasikuloj de la anarkiismo kiel Anselmo Lorenzo aŭ Federico Urales kaj aktualaj aŭtoroj kiel la poetoj Antonio Orihuela, Alberto García-Teresa kaj Ferran Aisa, la historiistoj Laura Vicente kaj Jordi Maíz aŭ la esperantistoj Miguel Fernández Martín kaj Eduardo Vivancos.

Calúmnia kaj esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj libroj de la eldonejo Calúmnia inkluzivas frazon en Esperanto: "Legu, kopiu, diskonigu, reverku, kantu, muzikigu, kriu, recitu ĉi Libron, Diskonigu la Ideon!". Ĝia revuo Humanitat Nova ofte pritraktas esperantajn temojn. Kaj ĝia libroserio Revo lucida eldonas esperantajn librojn. Tri el ili estis prezentitaj de Jordi Maíz kaj Miguel Fernández dum la 92a SAT-kongreso en Barcelono, aŭgusto 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]