92-a SAT-Kongreso 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 92a SAT-kongreso)
92-a SAT-Kongreso 2019
Loko Barcelono,  Hispanio
Ekde 4-a de aŭgusto 2019
Ĝis 11-a de aŭgusto 2019
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Komuna foto
Emblemo de la 92-a SAT kongreso

La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 en Barcelono, Katalunio, Hispanio. Aliĝis 220 homoj, partoprenis iom pli.[1] Ĉeforganizis Saioa Escobar (prezidantino de la OKK) kaj Xavi Alcalde.

Emblemo kaj historiaj datrevenoj[redakti | redakti fonton]

La emblemo de la 92-a SAT-kongreso celis memorigi la revolucian historion de Barcelono. Jam en 1909 tiu urbo estis konata kiel la fajra rozo pro la protestoj (fare ĉefe de virinoj), kiuj tiam ekestis kontraŭ la deviga partopreno de junaj barcelonanoj en la Rif-milito. Tiuj protestoj kaj ilia perforta subpremado fare de la registaro konatiĝis kiel Tragika Semajno kaj okazis nur tri monatojn antaŭ la 5-a universala kongreso de Esperanto (tiam nomata internacia). La subteno, kiun la hispana registaro donis al tiu kongreso interpreteblis kiel klopodo por plibonigo de ĝia demokrata prestiĝo internacie. Pro tio kelkaj esperantistoj (ĉefe el laboristaj rondoj) alvokis al bojkoto de tiu evento. Iel ajn, ĝi estis turnopunkto por la esperantismo en la urbo (kaj ne nur).

En 2019 oni ankaŭ memoris la okdekjariĝon de la fino de la milito en Hispanio kaj de la tiama socia revolucio (1936-1939). Temas pri grava datreveno kaj al ĝi la kongreso dediĉis plurajn programerojn. Estis momento por kune pripensi pri tiuj aferoj en internacia kadro. Tiurilate, alia memorinda evento okazis en 1986. Temas pri la SAT-kongreso de Sant Cugat del Vallès (apud Barcelono), kiu ĝuste pritraktis tiun ĉi revolucion. Bedaŭrinde, jam forpasis du el la organizantoj de tiu kongreso: Josep Colom kaj Trinitat Garcia. Oni omaĝis ilin en Barcelono, kune kun aliaj tiamaj prelegantoj, kiel la ankoraŭ vivanta barcelonano Eduardo Vivancos. Fine, menciindas grava sukceso de la laborista lukto: La Kanada. Post longa striko en februaro kaj marto de 1919, la laborista movado atingis per la unua fojo en Okcidenta Eŭropo unu el siaj plej dezirataj celoj, nome la 8-horan labortagon. En la zorgiga nuntempo indis memorigi tiajn eventojn kaj defendi ties rezultojn.

Kongresejo[redakti | redakti fonton]

La kongresejo

La kongresejo estis Martí Codolar.[2] Temas pri bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭ ĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la urbocentro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro. La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno veran bestoĝardenon. Dum la hispana milito ĝin uzis la pedagogo Joan Puig Elías kiel lernejo por georfoj el Aragono. Nuntempe, tie oni kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco, kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.

Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :

  • Konsiderante la situacion en Katalunio dum la lastaj jaroj, esprimas sian zorgon pri la fakto, ke batalo inter du naciismoj povas damaĝi la bazajn homajn rajtojn, kiuj devas esti respektataj de ĉiuj, kaj alvokas la popolojn kaj registarojn al klopodo solvi la politikajn kaj sociajn problemojn pere de pacaj, liberesprimaj kaj demokratiaj solvoj, kaj tiucele postulas la liberigon de la politikaj malliberuloj;
  • Alvokas la registarojn kaj entreprenojn esti pli atentaj pri la sekureco de ĉiu ajn laboristo por ke akcidentoj estu evititaj, ĉar homa vivo estas ĉiam pli valora ol ia ajn materiala valoro;
  • Zorgigita pro la minaco de nova malvarma milito, alvokas ĉiujn subteni la agadon de ICAN (Internacia kampanjo por aboli nukleajn armilojn) por malpermeso de nukleaj armiloj, celo kiu atingeblas nur per pluaj klopodoj redukti nukleajn armilojn per internaciaj traktatoj;
  • Alvokas la registarojn kaj popolojn de kaj Norda kaj Suda Koreioj alproksimigi sintenojn por prepari la grundon por fruktodona kunlaborado kaj kunvivado en la estonteco;
  • Konsilas al la laboristaro provi ĉiam ricevi informojn de la diversaj flankoj ĉe ĉiuj tiklaj temoj aŭ konfliktoj, atentante la interesojn, kiuj gvidas ĉiun informfonton;
  • Apogas la movadon de Flavveŝtuloj en Francio, kiu reliefigas malegalecon kaj distancon inter elektitoj, elitoj kaj popolo – movado aganta interalie sur fono de ideoj de liberecana komunumismo (t.e. laŭ la modelo de la Pariza Komunumo);
  • Okaze de la rifuzo de vizo por kongrespartopreno de afrikanoj, memorigas pri la maljusteco, ke varoj kaj mono pli facile vojaĝas ol homoj;
  • Alvokas al bonvenigo de la migrantoj;
  • Substrekas, solidare kun la pupteatra kompanio Títeres desde Abajo (Desubaj Pupoj), kies membroj jam estis malliberigitaj, ke liberesprimo daŭre estas rajto porbatalenda;
  • Bonvenigas la novgeneracian agadon kontraŭ prokrastado de efika agado por mildigi klimatŝanĝiĝon; en epoko de ebla falego de nia civilizacio, ĝi apogas la mondan movadon Fridays for Future (Vendredoj por Estonteco) por bremsi klimatŝanĝiĝon kaj alvokas partopreni en la ĝenerala monda striko de la 27-a de septembro;
  • Konsiderante la enormajn minacojn, por la homaro, de la ekonomia politiko de la brazila registaro en Amazonio (kun la ebla masakro de la unuaj amerikaj popoloj), la kongreso alvokas ĉiujn protekti la naturon kaj ties loĝantojn;
  • Konstatante, ke la konstruo de novaj naftotuboj en Norda Ameriko ĉiam okazas sur ŝtelitaj teroj kaj minacas la naturon, esprimas apogon al konstru-rezistantoj kaj bonvenigas plian informadon pri tio.

Gvidrezolucio[redakti | redakti fonton]

La 92-a SAT-Kongreso okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :

  • Bonvenigas helpon proponitan kaj proponotan de membroj por la pretigado de nova Adresaro;
  • Proponas esplori, ĉe novaj membroj, pri eventuala deziro havi helpon de mentoro kaj provizi mentoron al tiuj, kiuj deziras;
  • Proponas serĉi kaj trovi helpanton por la retmastrumado, kiu ĝisdatigos i.a. la stilfoliojn en la SAT-retejo;
  • Alvokas laŭcele serĉi membrojn interesitajn pri kongrespartopreno kaj bezonantajn helpon el la Kongresfonduso por povi partopreni la SAT-kongresojn;
  • Invitas vikipediemajn SAT-anojn kuniĝi en Fako;
  • Petas pli fajne disdistingi la unuopajn en- kaj elspezojn en estontaj kasraportoj (i.a. [mal]profito de kongresoj, en- kaj elspezoj pro kongresontoj);
  • Alvokas repripensi la kotiztabelon, kiu estonte rilatu al personaj vivrimedoj, anstataŭ al landoj;
  • Petas la PK-on esplori pli bonajn metodojn por varbi interrete; protekti privatajn datumojn; ordigi pli bone la informojn;
  • Alvokas subteni kulturajn agadojn, specife muzikan agadon de Esperanto-artistoj;
  • Konsidere, ke SAT donace subtenas asocion kontraŭ nuklea energio, petas al la PK provizi elektron el renovigebla energio en la SAT-sidejo;
  • Petas la PK-on rilati laŭeble kaj kun la IJK kaj kun junaj SAT-anoj partoprenontaj la IJK-on por konigi SAT-on en tiu medio kaj varbi gejunulojn, kiuj konsentas kun ideoj kaj agadoj de SAT;
  • Alvokas SAT-anojn, PK-on kaj estontajn OKK-ojn kaj kongresontojn laŭeble proponi kaj aranĝi kongresojn kiom eble plej ekologie, kaj en la funkciado de la kongreso kaj rilate la vojaĝ- kaj manĝ-eblecojn.

Programo[redakti | redakti fonton]

Escepte multnombre vizitata estis la SAT-kongreso en Barcelono, kun 220 aliĝintoj en 2019. Tie, apud viglaj debatoj pri la situacio en Katalunio kaj Norda Koreio, estis riĉa kultura programo: koncertoj de Jomo kaj de Kaj Tiel Plu, teatraĵo kaj kabaredaĵoj de Saŝa Pilipoviĉ, pupteatra spektaklo pri esprimlibereco, kiu antaŭe kaŭzis enkarcerigon de membroj de la kompanio, kaj lirika spektaklo de Miguel Fernández, prezentanta la freŝe eldonitan poemaron Rev-ene.

Ĝeneralaj programeroj[redakti | redakti fonton]

Vinko Markovo kaj Saioa Escobar malfermas la kongreson
Prezento de Pedro Sanz pri Sennaciulo

Rilate al la ĝeneralaj programeroj okazintaj en Barcelono, kelkaj kutimas en la SAT-kongresoj; aliajn la OKK proponis cele al ĝia kutima okazigo ankaŭ en venontaj kongresoj. Interalie, menciiĝas la jenaj:

  • Solena malfermo. Post la OKK kaj PK, salutis SAT en Koreio (inkl. de komuna kondolenco pri forpasintaj laboristoj kaj precipe memoro al la filo de k-do Kara An), SAT-Amikaro, SAT en Hispanio, SAT en Japanio kaj LEA/Germanio. Inter la asocioj salutis Franca Fervojista Esperanto-Asocio, Kataluna Esperanto-Asocio, Vinilkosmo, 3ZZZ, Hispana Esperanto-Federacio, portugala liberecana ĵurnalo A Batalha, Flandra Esperanto-Ligo, belgaj esperantistoj kaj luxemburgaj esperantistoj, Liberecana Ateneo de Gràcia, Tutmonda Esperanta Vegetarana Asocio kaj Vegetara Frakcio de SAT, socia koruso de la liberecana ateneo de Poble-sec (Corcó d'ALPS). Plej kortuŝe Juliette Ternant transdonis la vortojn de Eduardo Vivancos, kiu fizike ne povis partopeni, sed mense partoprenis. Fine okazis anonco pri venontjara Fervojista Kongreso en Germanio dum 29a de Majo ~ 4a Junio 2020.
  • Kunvenoj de pluraj frakcioj de SAT: liberecana, komunista, sennaciista, verduloj, poresperanta fako, LEA-komitato, Eldona Fako Koperativa, vegetara, liberpensuloj.
  • Laborkunsidoj de SAT: jarraporta, Sennaciulo, trejnado por retejo de SAT, regiona movado, enreta ĉeesto kaj administrado, resumo laborgrupoj, gvidrezolucio kaj deklaracio.
  • Buntaj kaj ampleksaj libroservo, zorge de SATeH, kaj diskoservo, zorge de Vinilkosmo. Vendiĝis ankaŭ libroj de la eldonejo Calúmnia, kaj personaj aĵoj de membroj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiel Mon Cardona kaj Pedro Martín Burutxaga. Aparte organiziĝis brokantejo por la profito de la kongreskaso.
  • Diversnivelaj kursoj de Esperanto, gvidataj de spertaj instruistoj. Alivorte, kursoj por komencantoj gvidata de Pedro Martín Burutxaga, sed ankaŭ por progresantoj (gvidata unue de Viktoro Solé kaj poste de Brian Russell), kaj por tiuj kiuj ŝatas babili kaj praktiki la internacian lingvojn kun esperantistoj el aliaj mondopartoj.
  • Ĝenerala asembleo de SAT-eH.
  • Aŭkcio, kie eblis aĉeti diversajn raraĵojn kaj tiel helpi al la financa bonfarto de la asocio. Tiusence, tiuj kiuj havis hejme varojn kiuj rilatas iumaniere al Esperanto kaj kiuj ne plu utilas al vi, konsideris kunporti ilin al Barcelono kaj donaci ilin al la organizantoj tiel ke oni povis aŭkcii ilin. Prizorgis la aŭkcion japana-korea teamo gvidata de Tahira Masako kaj Sonĝo.
  • Foto-konkurso malfermita al ĉiu kongresano. Gajnis specialajn premiojn tiuj (amuzaj) fotoj dum/pri la kongreso, kiuj sukcese kaptis interesan momenton. Profesiaj fotistoj estis bonvenataj, sed ankaŭ amatoraj. La plej bonaj fotoj laŭ la juĝkomisiono spekteblis dum la lasta vespero de la kongreso. Premiiĝis Ana Montesinos, Annie Grente kaj Gilbert Darrieux.
  • Unufojaj kongresanoj. Kelkaj homoj neniam partoprenis SAT-kongreson kaj eĉ ne sciis kio estas SAT. Aliaj neniam partoprenis Esperanto-aranĝon! Tiu programero estis la okazo koni aliajn en la sama situacio, sed ankaŭ aliajn pli spertajn kaj pretajn respondi ĉiujn demandojn. Gvidis la unuan sesion Vinko Markovo kaj la dua Vito Markovo.
  • Ludejo. Posttagmeze pluraj tabul-ludoj estis je la dispono de scivolemuloj kaj ludamantoj, por ke ili prunteprenu siajn plejn ŝatatajn ludojn kaj kunĝuu kaj kunĝuigu geamikojn kaj gekamaradojn de la tuta mondo. La belegaj ĝardeno de la kongresejo taŭgis por tion fari.
  • Solena fermo. Saioa Escobar transdonis la flagon de SAT al Przemysław Wierzbowski.

Sociaj forumoj[redakti | redakti fonton]

Socia forumo pri la nuntempa politika situacio en Katalunio

SAT estas asocio de (mal)samideanoj, kiuj emas diskuti pri politiko. Tiuj sociaj forumoj proponis aron da temoj, kiuj gravas en la nuntempa socio. Ĉies opinioj estis bonvenataj.

  • La nuntempa politika situacio en Katalunio. Malsame al multaj esperantaj organizaĵoj, SAT estas ne-neŭtrala asocio de malsamideanoj, kaj oni permesas (kaj eĉ incitas) pridiskuti politikajn temojn. Inter ili, aktuala estis kompreneble la politika situacio en Katalunio. Tiun sesion partoprenis ĉiu lokano kaj eksterlandano, kiu el konstrua perspektivo emis prezenti siajn pripensojn, dubojn kaj demandojn pri tiu temo, tiel ke konversacio fluis nature. Moderatoris Rubén Fernández.
  • Socia forumo: anarkiismo, socialismo, komunismo. SAT kunigas progresemajn homojn, kiuj kundividas la neceson superi kapitalismon. Ili tamen ne ĉiam konsentas pri la maniero tion fari. Interalie, ekzistas pluraj perspektivoj el anarkiismo, socialismo aŭ komunismo. La tri podiuloj (Frank Mintz, Mira Makivic kaj Dieter Rooke) bone reprezentis tiujn politikajn vidpunktojn.
  • La rolo de Esperanto en alternativaj eldonprojektoj. Lastatempe Calúmnia aŭdacis publikigi novajn kaj malnovajn liberecanajn tekstojn en la majorka kamparo. En tiu kadro, jam eldonis artikolojn kaj librojn pri Esperanto… kaj en Esperanto. Kunlaborantoj inkluzivis M. Fernández, P. Sanz, J. Camacho, X. Alcalde, F. Mintz, S. Moinhos ktp. Prezentis la debaton Miguel Fernández, kune kun la motoro de Calúmnia, Jordi Maíz.
  • "Niaj sentoj pri ebleco de disfalego de nia vivmaniero". Scientistoj el diversaj fakoj esploras eblecon de disfalego de onia vivmaniero, eventuale de la tuta homaro. Ili difinas ĝin kiel procezon, kiu kondukas al stato kiam bazaj bezonoj (nutrado, akvo, loĝado, vetado, energio...) ne plu disponeblos laŭleĝe je akceptebla prezo por la plejmulto da popolo. Plie, pluraj sciencistoj atestas ke, okaze de katastrofoj, vivantoj (plantoj, bestoj, homoj) interhelpas kaj tute ne interbatalas. Interalie, ili citas anarkistajn geografiistojn, kiel Kropotkin kaj Reclus. Gvidis la debaton Guy Martin.
Sonĝo kaj Paz prezentas sian vidpunkton pri Nord-Koreio
  • Ĉu la ĉifrovalutoj povus helpi la sennaciulan ekonomion? Ĉu oni konas kiel ekzakte la nunaj valutoj kaj kutima mono funkcias? Kiu kreas ĝin? Ĉu la numero, kiu aperas en nia bankokonto vere ekzistas aŭ nur estas ŝuldo? Ĉu la ĉifrovalutoj estas solvo por la estonteco? Ĉu ĉiuj el ili estas aĉaj por la planedo kiel Bitmono? Ĉu Esperantujo ankaŭ bezonas sian propran valuton? Ĉu iam la nacioj povus perdi la ekonomian batalon? Gvidis tiun debaton la aktivuloj de komun.org
  • Kiel liberigi nin de la GAFAM (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft)? Levu manon se oni dependas de unu el tiuj internaciaj firmaoj por la ĉiutaga reta vivo. Estas zorgiga afero la fakto, ke nur tiuj kvin firmaoj kontrolas la vivojn de multaj milionoj de homoj tutmonde. Oni montris alternativojn, kiel finfine regi niajn datumojn (la novan jarcentan petrolon) kaj kiel havu mem-mastrumitan kaj sekuran aliron al la reto kaj al komputiloj. Prizorgis la debaton la kamaradoj de komun.org.
  • Norda Koreio: demandoj kaj respondoj. Post mallonga enkonduko, la sesio fokuziĝis pri demandoj kaj respondoj pri tiu mistera lando. Gvidis ĝin kataluno kun rektaj rilatoj kun la tiea registaro, nome Alejandro Cao de Benós, prezidanto de KFA, siglo de la anglalingva nomo de Asocio por Amikeco kun Nord-Koreio. Pro la granda intereso kaj polemiko vekita de tiu programero, tri tagoj poste okazis dua parto de tiu forumo, gvidata de la kamaradoj el sudkoreio Sonĝo kaj Paz.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Prelego de Ester Boquera pri la Komisarejo pri propagando

Kiel kutime, oni proponis vastan kvanton de diverstemaj prelegoj pri pluraj temoj. Kelkaj el ili rilatas al la hispana milito, ĉar tio estis unu el la ĉeftemoj de la kongreso. Aliaj pritraktas aliajn temojn, kiujn oni konsideris taŭgaj por tiu evento.

  • La Komisarejo pri Propagando de la kataluna registaro dum la hispana milito, kiu abunde kaj regule uzis Esperanton en tiu periodo. Interalie ĝi eldonis la konatan afiŝon Kion vi faras por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo!. La prelegon faris la loka fakulino Ester Boquera, kiu doktoriĝis ĝuste pri tiu ĉi temo.
  • La hispana revolucio kontraŭ Sovetio (1936-1939), fare de Frank Mintz, kiu jam verkis plurajn librojn en la hispana pri la hispana milito, la socia revolucio, kaj la historio de anarkiismo. La historia situacio de 1936 klarigas la titolon: unuflanke, spontana proleta organizado de lukto kaj memmastrumada kreo de parto de la kapitalisma socio laŭ la liberecana komunisma starpunkto; aliflanke, absoluta submetiĝo de la rusa proletaro al la sovetia gvidanto. La rezulto de la kontraŭdiro nur povis provoki sangajn sturmojn.
  • Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondo? Temas pri adapto de prelegserio farita de Gábor Márkus en la Somera Universitato dum la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiu pritraktis la sepdekmiljaran historion de homa kulturo, sed ankaŭ la ŝancojn, ke Esperanto fariĝos internacie akceptita komuna pontolingvo en la mondo.
  • Minoritatoj en infanlibroj en malsamaj landoj, fare de Hyun-soo (Paz) el Koreio, kiu elstare prelegis pri ĝi en 2017 en la kadro de la 91-a SAT-kongreso en Gimpo. Longtempe en publika edukada sistemo oni instruis infanojn per materialoj, kiuj enhavas diskriminaciajn antaŭjuĝojn pri migrintoj, rifuĝintoj, GLAT, handikapuloj, malriĉuloj (inkluzive de senhejmuloj, senlaboruloj) ktp. Oni kune povus pripensi kiel oni interparolu kun infanoj imagante la mondon sen ekspluatado, sen persekutado, sen insulto al la minoritatoj.
  • Kiel kopirajto malhelpas kulturkreadon. Ekde multaj jaroj Brian Rusell interesiĝas pri kopirajtaj aferoj, ankaŭ profesie. En tiu ĉi prelego li fokusiĝis pri la jena demando: Kiel samtempe ebligi legantan interdonon kaj verkistan vivtenon en la tria miljaro?
  • Pri la japana laborista sindikato Kannama. La japana polico, kune kun profitĉasuloj kaj rasistoj atakas bataleman laboristan sindikaton. De aŭgusto 2018, polico en la gubernioj Siga kaj Osako severe subpremis Kannaman (laboristan sindikaton pri kruda betono en Kansaja regiono) kaj betonan kooperativon kunlaboreman kun la laborista sindikato. Dum tiu subpremo, arestitoj atingis pli ol 70 membroj de la sindikato kaj la kooperativo. El tiuj arestitoj jam 4 estis akuzitaj.
  • Altsasu kaj la kataluna procezo. La Altsasu-okazaĵo estas jura kazo kontraŭ 8 junuloj de Altsasu, urbeto de Navaro/Nafaro, pro sia engaĝiĝo en drinkeja batalo okazinta la 15an de oktobro 2016 en kiu du ĝendarmoj kaj iliaj koramikinoj ricevis vundojn. Ekde tiam la 8 junuloj restis emprizonigitaj, akuzitaj pri terorismo. Laŭ la preleganto, Rafael Blanco, estas rilato inter tiu okazaĵo kaj la lastatempa evoluo de la sendependisma procezo en Katalunio.
  • Prezento de SAT-kongreso 2020. Przemysław Wierzbowski elstare prezentis la 93-an SAT-kongreson okazontan en Bjalistoko, naskiĝurbo de L.L. Zamenhof. Tiu okazigo estis entuziasme aprobita de la kongresanoj. Tuj aliĝis 30 homoj.
  • Estis planita prezento de la soci-ekonomia situacio en Kongolando fare de Alphonse Waseka el urbo Goma, kiu respondecas pri la loka asocio Solidareca Bona Volo, kaj kiu jam partoprenis en SAT-kongresoj. Temus pri unika perspektivo el Afriko, mondoparto kun apartaj defioj sed ankaŭ granda potencialo. Interalie k-do Waseka instruas Esperanton tie al pluraj grupoj de georfoj kaj virinoj. Tamen tiu programero ne povis okazi ĉar Waseka ne ricevis vizon por veturi al Eŭropo. Same okazis al aliaj afrikanoj, kiujn petis vizon por partopreni la kongreson.

Peĉakuĉoj[redakti | redakti fonton]

Peĉakuĉo de Xavi Alcalde pri Martí Codolar

Foje prelegoj tro longas, kaj pro tio la preleganto kaj la publiko enuas. Peĉakuĉo temas pri aro da intensaj prelegetoj pri diversaj temoj fare da malsamaj homoj, kiuj iĝis tre ŝatataj en esperantaj eventoj. Ĉiu el ili daŭras 6 minutojn kaj 40 sekundojn kaj tio kuraĝigas interalie homojn, kiuj ne kutimas prelegi publike. En la barcelona kongreso okazis du kompletaj sesioj kun tiaj prelegetoj, kvankam kun reguloj malpli striktaj ol kutime:

  • La gravecon de Klara Zamenhof ene de la Esperanto-movado. Peĉakuĉis Claudine Guéguen.
  • La historion malantaŭ la Muzeo de la Rezistado en Porto, Portugalio. Peĉakuĉis Roger Prieto.
  • La pli ol 40-jara kultura kooperativo Unicepe, ankaŭ en Porto. Peĉakuĉis Rui Vaz Pinto.
  • Internaciaj brigadoj de svisoj en la hispana milito.
  • Krei skanilon ne malfacilas. Peĉakuĉis Brian Russell.
  • Naturkuracado. Peĉakuĉis Paŭlino Gaborito.
  • Rifuĝintoj en Francio. Peĉakuĉis Paŭlino Gaborito.
  • La Striko de la Kanada okazinta en 1919, kiu atingis por la unua fojo la 8-horan labortagon en Eŭropo. Peĉakuĉis Xavi Alcalde.
  • 'Martí Codolar' dum la hispana milito. Peĉakuĉis Xavi Alcalde.
  • Mondmapoj. Peĉakuĉis Pako Belmonte.
  • La situacio de la rifuĝintoj en insulo Samoso (Grekio). Peĉakuĉis Annie Grente.
  • BitArkivo: ciferigu por ĉiam la Esperantan Kulturon. Peĉakuĉis Kapis.
  • Speciismo: kio, kial, kiel? Devis pekakuĉi Vito Markovo, sed finfine organizaj aferoj malebligis tion. Jen altkvalitta programero jam preta por venontfoje.

Prezentado de novaj libroj[redakti | redakti fonton]

Frontkovrilo de Rev-ene.
  • Prezento de nova papera eldono de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), unu el la ĉefaj kontribuoj de SAT al la Esperanta komunumo kaj al la Esperanto-movado. En ĝi partoprenis kelkaj el la respondeculoj pri tiu eldono. Prezentis ĝin Vinko Markov kaj Pere Navarro, kiu respondecis pri la sekcio pri botaniko. Koncerne la estontecon en Barcelono anonciĝis, ke ekde nun prizorgos la redaktadon de PIV akademiano Bertilo Wennergren.
  • Prezento de pluraj libroj de la eldonejo Calúmnia. La motoro de Calúmnia Jordi Maíz prezentis tri novajn librojn de ĝia esperanta kolekto Revo Lucida, kiun iniciatis la poezia antologio "Nova Mondo en Niaj Koroj". Temas pri dulingvaj eldonoj (hispane/esperante) de "La Pariza Komunumo" de P. Kropotkin, "Esperanto: Unu lingvo por ĉiuj" de E. Vivancos kaj "For ŝmiraĵojn!" de J. Maíz.
  • Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panco de Barcelono al Bordozo kaj reen. Klodin’ Pomirol kaj Marcelo Redoulez provis konvinki legi, konservi kaj legigi tiun tekstareton kiun oni donacis al la kongresanoj inter aliaj aĵoj de la kongressako. La unua el la tekstoj de tiu broŝuro estis ĉapitro de Don Kiĥoto tradukita de Pujulà i Vallès en 1909 okaze de la 5-a UK en Barcelono.
  • Pri Kolumbo. Maro de Tenebroj (por legemuloj pri la unua parto de verko kiu aperas sur la blogo de Jules Verne Talismans). Renkontiĝo kun la aŭtoro de nun konstruata verko rilatanta al Kristoforo Kolumbo, kun opinioj, proponoj kaj sugestoj. Gvidis ĝin Abel Montagut.
  • Kiam naturo helpas praktiki Esperanton kaj reciproke. Tiu malpeza programero proponis atenti pri floroj, kiujn tro rapidemaj, modernaj homoj kutime preterkuras, se ne paŝe tretas. Ili kolorigas la vojrandon kaj pretas rakonti multon al tiuj, kiuj prenas tempon ilin admiri. Botanikistoj asertas, ke homoj pli respektas tiujn, kies nomojn ili konas. Klodin’ kaj Marcelo ne dubas, ke multajn florojn el ilia bilda bukedo kutime oni jam vidis, plurajn oni eĉ konas. Tamen interesis ekscii pliajn… en Esperanto!
  • En du malsamaj artaj spektakloj Miguel Fernández prezentis sian tradukon Ha, Karmela kaj sian poemaron Rev-ene.

Artaj kaj kulturaj spektakloj[redakti | redakti fonton]

Tradicie la kultura programo de la SAT-kongresoj iĝis grava parto de la tuta programo. Ankaŭ en Barcelono oni proponis buntan kulturan programon, en kiu ĉiu partoprenanto trovis ion interesa.

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

Koncerto de JoMo
Koncerto de Kaj Tiel Plu
Kabaredo de Saša Pilipović
  • Koncerto de Kaj Tiel Plu. Ĝi okazis ekstere en belega parto de la ĝardeno, ĉar temis pri la lasta vespero de la kongreso.
  • Koncerto de JoMo. Aldoniĝis al la publiko granda grupo de junaj italoj, kiuj loĝis apude kaj kiuj kundancis kaj kunkantis la multlingvan repertuaron de JoMo.
  • Koncerto de Saŝa Pilipovic, kiu prezentis sian universalan kabaredon, kun interalie pluraj ciganaj kantoj, ankoraŭ ne surbendigataj.
  • Koncerto de Porru Mentzio, dekokjarulo el Hernani, Eŭskio, kiu prezentis la kantojn de sia unua KD, kune kun konataj kantoj en la eŭska, en la hispana kaj en Esperanto.

Dancoj[redakti | redakti fonton]

  • Katalunaj kaj tutmondaj dancoj, gvidata de profesia instruisto Mon Cardona, loka esperantisto el barcelona kvartalo Sants. Li ankaŭ estas muzikisto kaj ludas akordionon, tamburon kaj fluton. Temis pri la interkona vespero de la kongreso, kiu multe helpis krei fratecan kaj solidaran etoson.
  • Nepalaj dancoj. El Katmanduo alvenis nekutima propono, kiu celis konatigi la kongresanojn kun pluraj dimensioj de la nepala kulturo, ankaŭ el la perspektivo de virina povigo. Gvidis ĝin Meera Wagle kaj Shreeya Bhandari ekstere, kun multnombra publiko.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teatraĵo Vivo de Galileo de Bertold Brecht. Por scenejo adaptis dramaturgo Aleksandar Milosavljevic. Por esperanta scenejo ĝin adaptis Saŝa Pilipovic kaj Milic Jovanovic. Tradukis de la serba al Esperanto Tereza Kapista. Reĝisoris Milic Jovanovic. En tiu multimedia monodramo la profesia aktoro Saŝa Pilipovic ludis plurajn rolojn, kiel Rakontiston, Galileon ktp.
  • Pupteatraĵo La sorĉistino kaj s-ro Kristoforo. La profesia kompanio Títeres desde Abajo [Desubaj Pupoj] famiĝis en Hispanio antaŭ kelkaj jaroj ĉar ili estis enkarcerigitaj ĝuste pro tiu ĉi pup-teatraĵo. En ĝi ili pritraktas liberesprimon, tre tauga temo en zorgiga epoko por niaj rajtoj kaj liberoj.

Aliaj artaj spektakloj[redakti | redakti fonton]

Koncerto de la kongresa koruso
Spektakla aranĝo de Miguel Fernández

Deklamado[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Subtekstigitaj en Esperanto, en la kadro de la kongreso projekciiĝis la jenaj filmoj:

  • Empatio. Ed devis fari dokumentan filmon por provi ŝanĝi la kutimojn de socio kiu damaĝas bestojn. Komence li ne estis forta defendanto de la bestaj kaŭzoj. Ĉi tiu projekto transformis sian vivmanieron por ĉiam… aŭ ne! Reĝisoris Ed Antoja (2017). Subtekstigis en Esperanton V. Markovo kaj P. Gaborito.
  • Teron kaj Liberon (angle, Land and Freedom), de la brita reĝisoro Ken Loach (1995) rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, kiu decidas lukti ene de la Internaciaj Brigadoj por la respublika flanko en la Hispana Milito. Fine li tion faris ene de milita roto de la komunisma kontraŭstalinisma partio POUM, kie batalis kune viroj kaj virinoj, ĉiuj junaj idealistoj. Substekstigis ĝin en Esperanton Miguel Fernández.
  • La bruligita urbo (katalune, La ciutat cremada), de Antoni Ribas (1976), priskribas la historion de Katalunio inter 1899 (hispan-usona milito) kaj 1909 (Tragika Semajno de Barcelono). Oni tion faras pere de la aventuroj de barcelona familio. La strukturo de la filmo alternas eventojn laŭ tri malsamaj perspektivoj: tiu de la politika klaso, tiu de la burĝa klaso kaj tiu de la laborista klaso (ĉefe anarkiistoj). Aperas gravaj figuroj de tiu epoko, kiel Francesc Cambó, Enric Prat de la Riba, Josep Puig i Cadafalch kaj Alejandro Lerroux. Ne hazarde, en unu sceno grupo de anarkiismaj laboristoj studas Esperanton. Substekstigis ĝin en Esperanton Miguel Fernández.
  • Nebrideblaj (Indomables) estas dokumenta filmo pri Mujeres Libres (Liberaj Virinoj), virina organizaĵo de anarkisindikatisma inspiro, kiu aktivis en Hispanio inter 1936 kaj 1939. Ĝi celis helpi la virinon liberiĝi de triobla sklaveco: malklereco, labora ekspluatado kaj seksa submetiĝo. Per samnoma gazeto, ĝi defendis la rajton de virinoj je profesia trejniĝo, salajrata laboro kaj mona sendependo. La filmon produktis ZerikusiA kunlabore kun CGT-Euskadi (2011). Sub la propono de Claude Ariso kaj Flo Martorell, SAT-enHispanio subtekstigis ĝin en Esperanton. Jorge Camacho tradukis la enkondukan poemon de Sánchez Saornil kaj la himnon de Liberaj Virinoj. La himnon ¡A las barricadas! (Ek al barikado!) estis prenita el la reto en traduko de Miguel Fernández. La ceteran tekston tradukis triope Kani, Manolo Parra kaj Ana Manero. Ĉi lasta okupiĝis ankaŭ pri reviziado kaj kunordigado. La teknikan flankon de la subtekstigo prizorgis Claude Ariso.
  • Kapitano Falko (portugale, Capitão Falcão), estas humuraĵo pri faŝisma super-malheroo, kiu iom similas al Batman kaj batalas kontraŭ la Aprilaj Kapitanoj, kiuj iom similas al Power Rangers. Tiu superrealisma historio okazas dum la portugala Revolucio de la Diantoj (1974). Reĝisoris João Leitão (2015). Subtekstigis ĝin en Esperanton kamaradino Xana Paz.
  • Terra franka. Sur la bordoj de la rivero Taĵo, en Portugalio, viro vivas inter la trankvileco de la rivero kaj la rilatoj, kiuj ligas lin al la tero. Filmita dum la kvar sezonoj, Terra franca portretas la vivon de la portugala fiŝkaptisto Albertino Lobo, ĉirkaŭata de lia edzino Dalia kaj liaj filinoj, kies plej aĝa estas edziĝonta. Reĝisoris Leonor Teles (2018). Subtekstigis ĝin en Esperanton Xana Paz.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Vizito de la lasta defendlinio de Barcelono
Vizito de la Muzeo de Esperanto de Subirats

En la SAT-kongresoj oni partoprenas por pridiskuti kun homoj el aliaj mondopartoj kiel transformi la socion kaj fari ĝin pli justa kaj pli homa. Sed tio ne signifas ke oni ne turismumis en Barcelono!

  • Tuttaga merkreda ekskurso fokusiĝis pri Subirats, vilaĝo fama pro multaj kialoj. Unue, oni vizitis en la montaro la lastan defendlinion de Barcelono dum la hispana milito. Due, oni manĝis tradicie en konata restoracio ene de fama regiono pri altkvalita vino kaj ŝaŭmvino. Trie, oni vizitis mezepokan kastelon laŭ kiu Subirats prenas sian nomon. Fine, oni vizitis unu el la plej gravaj kolektoj de esperantaĵoj de Eŭropo, en la tiel nomata Muzeo de Esperanto de Subirats kaj konatiĝis kun la posedantino Teresa Massana. Helpis gvidi tiun ekskurson Vilhelmo Mora, Rubén Fernández, Sylvie Roques kaj Brian Russell.
  • Tutttaga ekskurso al Montserrat kaj Moià (merkredon la 7-an). En Moià troveblas kroma trezoraĵo de la e-kulturo. Temas pri Biblioteko Ramón Molera, nuntempe prizorgata de lia filino Anna Maria Molera. Ŝi klarigis pri ĝia interesega historio kaj montris kelkajn el la plej valoraj eroj de la grandega kolekto, kiun tiu biblioteko posedas. Okaze de la kongreso kaj kunlabore kun Javier Guerrero, tiu Biblioteko enretigis kelkajn periodaĵojn pri la Hispana milito. La kompleta kolekto de Popola Fronto nun elŝuteblas. Krome, Anna Maria gvidis turisman viziton al la vilaĝo, kiu kaŝas plurajn surprizojn, ekz. fascinan parkon. La ekskurso inkluzivis kompletan tradician tagmanĝon, kun tipaj mediteraneaj manĝajoj kaj bongustaj regionaj vinoj. Matene Karles Berga gvidis viziton al Montserrat, la magia montaro, unu el la plej konataj simboloj de Katalunio. Helpis gvidi la ekskurson ankaŭ Kani.
  • Duontagaj ekskursoj al Can Masdeu, simbolo de alternativa vivmaniero en Barcelono.[4] Temas pri memmastrumata socia centro kaj komunumo de preskaŭ 30 personoj, ene de naturparko Collserola, ne malproksime de la kongresejo. La abandonitan lepromalsanulejon okupis internacia grupo en 2001, post 50 jaroj de neuzo. Tiun duontagan ekskurson gvidis dufoje unu el ĝiaj fondintoj, la esperantisto Brian Russell, kiu pro la granda intereso de la kongresanoj ankaŭ pretigis trian neformalan viziton al Can Masdeu.[5]
  • Duontagaj ekskursoj al kina salono en teatrejo de Lluïsos de Gràcia por spekti plurajn filmojn. Unue, La Bruligita Urbo (katalune kun subtekstoj en Esperanto). Due, la dokumentan filmon Nebrideblaj kaj ankaŭ la filmon Teron kaj liberon (en la angla originala kun subtekstoj en Esperanto) pri la hispana milito kaj la socia revolucio (1936-1939). Temas pri filmo reĝisorita de Ken Loach, influita de la verkoj prie de George Orwell. Ĝiajn substekstojn esperantistigis Miguel Fernández kaj premieris en la barcelona SAT-kongreso. Helpis gvidi la ekskurson Vito Markovo.

Surprizo[redakti | redakti fonton]

  • Surprizo al Eduardo Vivancos. La plej malnova satano (ekde 74 jaroj!), barcelonano nun loĝanta en Toronto, partoprenis la aranĝon danke al telefonvoko dum la kongreso. La iom malpli ol dudekminuta konversacio prizorgis Xavi Alcalde el Barcelono kaj Floreal Vivancos (filo de Eduardo) el Toronto. Ĉeestis Juliette Ternant, fratino de k-do Vivancos, kaj ŝia filino Sylvie, kune kun kelkdekoj da kongresanoj, kiuj kortuŝe aŭskultis la salutojn, bondezirojn kaj plurajn anekdotojn de la veterana preskaŭ centjara ekzilita kamarado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ diskurso de la prezidanto de SAT, Vinko Markov, dum la Solena Fermo. Vidu la liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231
  2. "Pri la kongresejo". SAT-kongreso 2019, Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), p. 32.
  3. "Mia liriko kaj la muziko." Programero de SAT-kongreso 2019, Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), p. 28.
  4. "Can Masdeu. Unu el la fondintoj partoprenos la venontan SAT-kongreson". Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), 29.
  5. "Alia mondo eblas". Intervjuo de Guillaume Armide al Brian Russell. Revuo Kontakto, numero 287 (2018:5), paĝoj 5-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]