Peĉakuĉo
Peĉakuĉo (jap. ペチャクチャ - "senorda babilado", elparolu: peĉa-k'ĉa) estas prezentadmetodo, en kiu la prezentanto rajtas montri nur 20 bildojn kaj paroli nur dum po 20 sekundoj pri ĉiu bildo (do 6 minutojn 40 sekundojn entute). La formo estas tre taŭga por rapida diskonigo de novaj ideoj kaj projektoj, interalie artaj kaj modaj – sed ankaŭ sciencaj.
La metodo estis iniciita de Astrid Klein kaj Marka Dythama en 2003. Dum tielnomataj ”peĉakuĉaj noktoj” (PKN) pluraj peĉakuĉoj sinsekve montriĝas, kutime 14 (do 1 horon, 33 minutojn kaj 20 sekundojn entute).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Ekzemplo de peĉakuĉo en Esperanto
Ekzemplo de peĉakuĉa prezento : Esperantistoj generas geniulojn - Antonio del Barrio
(angle) Oficiala retejo (funkcias sen la streketo ene de la adreso)