WikiHow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
WikiHow
WikiHow
WikiHow
WikiHow
WikiHow
retejo • MediaWiki website
Priskribo ekranbildo de WikiHow
Retadreso https://www.wikihow.com
Lingvo(j) (17 lingvoj) angla, hispana, nederlanda, portugala, franca, germana, itala, norma ĉina, rusa, ĉeĥa, japana, indonezia, araba, taja, korea, vjetnama, hinda, turka, persa
Posedanto WikiHow
vdr

WikiHow estas retejo bazita sur vikio konsistanta el kolekto de artikoloj kiuj klarigas kiel fari tiun aŭ alian aferon. WikiHow havas jam milojn da artikolojn en preskaŭ 20 lingvoj. WikiHow helpis milionojn da homoj solvi problemojn kaj lerni novajn kapablojn.

Comscore situas wikiHow inter la supraj 150 plej vizititaj retejoj en la mondo. En majo 2011, wikiHow havis 36 milionojn da unikaj legantoj[1].

WikiHow estas publikigita sub la permesilo de Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 (BY-NC-SA 3.0), kio signifas, ke enhavo povas esti modifata kaj reuzata por nekomercaj celoj, kondiĉe ke la originalaj aŭtoroj estu agnoskataj kaj la permesilo ne multe ŝanĝiĝis. Aŭtoroj konservas plenan kopirajton pri la enhavo kaj povas publikigi ĝin aliloke sub diversaj permesiloj. Ili provizas al WikiHow nerevokeblan permesilon uzi la materialon por iu ajn celo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En januaro 2005, Jack Herrick kaj Josh Hannah komencis la projekton wikiHow. La 28-an de aprilo 2006, wikiHow estis lanĉita sur ties propra domajno www.wikihow.com [2].

Temoj[redakti | redakti fonton]

Estas multegaj temoj kaj kategorioj. Multege da temoj rilatas al tre praktikaj aferoj. Por doni iun ideon rilate al la temo 'Lingvoj' troveblas ekzemple jenaj demandoj (en la angla versio almenaŭ):

- "Kiel lerni lingvojn pere de Memrise?",

- "Kiel lerni iun ajn lingvon?",

- "Kiel krei lingvon?",

- "Kiel venki lingvan baron?",

-"Kiel ŝanĝi lingvon en Vikipedio?", sed ankaŭ ekzemple

- "Kiel esti ĝentila al homoj tutmonde?"

Kategorio Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kategorio Esperanto troviĝas du kontribuoj: "Kiel lerni Esperanton?" kaj "Lerni kiel diri utilajn frazojn en Esperanto", sed mankas Esperanto en la kategorio "World Languages" (Mondaj lingvoj)...

Cenzuritaj temoj[redakti | redakti fonton]

La cenzura politiko de wikiHow kutime ne permesas artikolojn pri aferoj kiuj:[3]

  • Malobservas kopirajton
  • Estas "seksemaj"
  • Estas eraraj
  • Enhavas fi-humuron
  • Estas ŝercaj paĝoj
  • Estas spamaj paĝoj aŭ paĝoj varbantaj por produkto aŭ servo
  • Ne uzas gvidilon kiu montras paŝon post paŝo kiel fari
  • Estas kontraŭleĝaj
  • Enhavas informojn pri kontraŭleĝaj drogoj
  • Estas potenciale detruaj aŭ danĝeraj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj plendas ke tio ĉi ne subtenas la ideon malantaŭ eduka rimedo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Scio Sen Bariloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas jenaj lingvoversioj (en 2020)

  1. WikiHow Español, en la hispana
  2. WikiHow Português, en la portugala
  3. WikiHow Italiano, en la itala
  4. WikiHow Français, en la franca
  5. WikiHow русский язык, en la rusa
  6. WikiHow Deutsch, en la germana
  7. WikiHow 简体中文, en simpligita ĉina
  8. WikiHow Nederlands, en la nederlanda
  9. WikiHow Čeština, en la ĉeĥa
  10. WikiHow Bahasa Indonesia, en la indonezia
  11. WikiHow 日本語, en la japana
  12. WikiHow मुखपृष्ठ, en la hindia
  13. WikiHow ภาษาไทย, en la taja
  14. WikiHow العَرَبِيةُ, en la araba
  15. WikiHow Tiếng Việt, en la vjetnama
  16. WikiHow 한국말, en la korea
  17. WikiHow Türkçe, en la turka

(eo) Ni bezonas www.wikihow.com Esperante!

(en) WikiHow to Open Content (WikiHow al Malfermita Enhavo)

(en) Temolisto sur la oficiala retejo de WikiHow

(en) Kategorio Esperanto en WikiHow

(eo) Permesilo de Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe (CC BY-NC-SA)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WikiHow , aprilo 2007
  2. Historio de Wikihow, septembro 2006
  3. (en) Deletion Policy (foriga politiko), WikiHow