Radio 3ZZZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radio 3ZZZ (trifoja Z) estas la plej granda multgenta radia stacio en Melbourne, Aŭstralio, konata sub la anglalingva nomo Ethnic Community Broadcasting Association, kiu elsendas programojn en diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĉiuj ĉefaj etnaj komunumoj loĝantaj en Melburno estas reprezentataj.

Krom kelkaj dungitoj kiuj estas pagataj ankaŭ ĝis 400 volontuloj kunlaboras en unu el la ĉirkaŭ 60 komunumaj lingvogrupoj por kaj pro sia propra komunumo. Ĝi funkcias ekde Brunswick, la najbara antaŭurbo de Melburno[1]. La komunuma elsenda licenco estis donita al 3ZZZ surbaze de ĝia diverseco de lingvoj kaj komunumoj. La dissendigan licencon de 3ZZZ posedas la Ethnic Community Broadcasting Association of Victoria Limited (Etna Komunuma Disvastiga Asocio de Viktorio, aspc), ankaŭ nomata ECBAV, ankaŭ funkciigas la stacion. La radiostacio estis kreita origine por la etnaj komunumoj de Melburno por aŭdi siajn proprajn lingvojn kaj subteni siajn kulturajn identecojn.

Esperanto en radio 3ZZZ[redakti | redakti fonton]

Radio 3ZZZ komencis disaŭdigi regule en junio 1989. Ekde oktobro 2000 la stacio aŭdeblas tra Aŭstralio kaj la resto de la mondo tra interreta dissendo, ekzemple pere la apo (vidu AKP[2] sub eksteraj ligiloj) de Radio Muzaiko per kiu eblas aliri la plimulton de la radio-elsendejoj en Esperanto.

Radio 3ZZZ estas ankaŭ loka aŭstralia radio, aŭdebla sur FM-radio, sed nur tra la metropola regiono de Melbourne ĝis Geelong al la Okcidento kaj Macedon norde sur FM-ondo 92.3 MHZ FM ĉiun lundon inter la 13:00-14:00 horo, loka tempo.

Tutmonda aŭskultantaro[redakti | redakti fonton]

Elsendante 24 horojn tage oni taksas ke pli ol 400 mil personoj en la mondo aŭskultas 3ZZZ ĉiun semajnon. Eblas fariĝi membro de Radio 3ZZZ[3] per kiu vi povas helpi la daŭrigon de via lingva grupo ene de Radio 3ZZZ[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto : adreso de la redakcio estas : 3ZZZ Esperanto, P.O. Box 1160 Brunswick, 3056 Victoria, Aŭstralio. La studioj kaj oficejoj troviĝas en Albert Street 309, Brunswick 3056. Membriĝi helpas ke via lingvo-grupo restas aktiva kaj estas maniero esprimi dankemon al la radio 3ZZZ Esperanto-redakcio (3zzzesperanto ĉe gmail.com]) kiu havigas al vi informojn kaj muzikon en via lingvo.
  2. Noto : por aparataro de iPhone kaj Android de kie vi povas trovi ankaŭ aliajn radiostaciojn kiuj elsendas en Esperanto.
  3. (angla) Fariĝi membro de Radio 3ZZZ Arkivigite je 2017-12-24 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Oficiala retejo de RAdio 3ZZZ
  • Esperanto-radio
  • (angla vikipedio) Community Broadcasting Association of Australia (CBAA)
  • (angla vikipedio) National Ethnic and Multicultural Broadcasters Council (NEMBC)
  • (angla vikipedio) Community Broadcasting Foundation (CBF)
  • (angla vikipedio) Community radio