Enric Prat de la Riba
Enric Prat de la Riba i Sarrà (katalune ˈpɾad də ɫə ˈriβə) (naskiĝis la 29-an de novembro 1870 en Castellterçol, mortis la 1-an de aŭgusto 1917 en Castellterçol, Katalunio) estis kataluna politikisto, juristo kaj verkisto. Li estis membro de la "Centre Escolar Catalanista", kie unu el la plej fruaj difinoj de Kataluna naciismo estis formulita. Li estis la unua prezidanto de "Mancomunitat de Catalunya" la 6-an de aprilo 1914 kaj konservis sian postenon ĝis sia morto. Li verkis la libron kaj politikan manifeston La Nacionalitat Catalana en kiu pli granda aŭtonomio de Katalunio estis proponita.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Enric Prat de la Riba i Sarrà naskiĝis la 29-an de novembro 1870 en kampara urbo Castellterçol, Barcelono, Katalunio, en riĉa katolika konservisma familio. Li komencis siajn studojn pri juro en la Universitato de Barcelono kaj finis kaj ricevis sian diplomon en la Komplutensa Universitato de Madrido.[1]
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Prat de la Riba estis allogita al kataluna naciismo kiam li ankoraŭ estis en kolegio. En 1887, li fariĝis membro de "Centre Escolar Catalanista". Li fariĝis grava membro de la kultura kaj politika organizaĵo "Unió Catalanista", en kiu li verkis kelkajn el ĝiaj plej signifaj manifestoj, inter ili estas la fama Missatge al Rei dels Hel·lens en 1897. En 1891, li estis elektita sekretario de Unió. Li skribis katalunajn naciistajn verkaĵojn kiaj Compendi de la doctrina catalanista kaj Compendi de la història de Catalunya. Li ankaŭ fondis la periodaĵon La Renaixença. Ekde 1899, li propagandis katalunan naciismon en politiko, unue kiel membro de "Centre Nacional Català" kaj poste en la Regiona ligo. La Regiona ligo estis dekstrema kataluna politika partio establita en 1901 de Prat de la Riba. La partio petis pli grandan administran aŭtonomion de Katalunio.[1]
Prat de la Riba deĵoris kiel sekretario de la asembleo ŝarĝita redakti la malneton por regiona konstitucio konata kiel Bases de Manresa en 1892, la unuaj paŝoj al disvolviĝo de la "Kataluna Statuto de Aŭtonomio". Li ankaŭ estas konata kiel la aŭtoro de la Noucentista kataluna naciista manifesto La Nacionalitat Catalana en 1906.
Iom poste, en 1907 li fariĝis la unua prezidanto de la "Institut d'Estudis Catalans", prezidanto de la "Diputació" de Barcelono kaj proponanto de la "Mancomunitat de Catalunya", kiun li gvidis ekde la 6-a de aprilo 1914 ĝis sia morto, deĵorinte kiel ĝia unua prezidanto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ollé i Romeu, Josep Maria (1995). Homes del catalanisme. Bases de Manresa. Diccionari biogràfic (1-a eldono, paĝoj 197—200). Barcelono: Rafael Dalmau, Editor. ISBN 84-232-0484-7
- Jordi Penarroja, Ramon Cotrina, Fermin Jerez, «Prat De la Riba, reconstructor de la nacionalitat», (Col·leccio Personatges catalans de tots els temps) Barcelono, Editorial Blume, 1980, 94 paĝoj, ISBN 84-7031-257-X
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Smith, Angel. (2 januaro 2009) Historical Dictionary of Spain. Scarecrow Press, p. 529. ISBN 978-0-8108-6267-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de Prat de la Riba en Gran Enciclopèdia Catalana (Granda Kataluna Enciklopedio)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Enric Prat de la Riba en la angla Vikipedio.