Przemysław Wierzbowski
Aspekto
| Przemysław Wierzbowski | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de decembro 1986 (38-jaraĝa) en Włoszczowa |
| Lingvoj | pola • Esperanto |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Przemysław WIERZBOWSKI (/pʂɛˈmɨ.swaf vʲɛʐˈbɔf.skʲi/, naskiĝis la 17-an de decembro 1986 en Włoszczowa,[1] provinco Sanktakrucio, do nun 38-jara) estas pola esperantisto. Li nuntempe loĝas en Bjalistoko.
Li dum kelkaj jaroj estis estrarano de la Pola Esperanto-Junularo. La 38-jarulo estas unu el la tradukantoj de la komikso Cerba fetiĉo kaj aŭtoro de la interesa kaj utila verko Konfuziloj pri oftaj konfuzataj vortoj en Esperanto.
Krome li estis la ĉefa organizanto de la 94-a SAT-Kongreso 2021, okazunta en Bjalistoko kaj fakte sukcese okazinta virtuale. Ekde aprilo 2016 li estas kunlaboranto de Vikipedio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Konfuziloj - 2017 ISBN 978-80-893662-2-4
- Traduko de la libro Solaris de Stanisław Lem - 2021, ISBN 978-83-962222-0-6[2]
- Traduko de la libro en bildstrioj Cerba fetiĉo de Kinga Korska - ISBN 978-83-948429-5-6
Referencoj
[redakti | redakti fonton]

