Jamaga Taiĵi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

JAMAGA TaiĵiTaiji Yamaga (naskiĝis la 26-an de junio 1892 en Kioto, mortis la 6-an de decembro 1970) estis japana anarĥiisto, pacifisto kaj esperantisto.

Tre juna li malkovris la anarĥiismon en Tokio kaj ekaktivis en la Japana Esperantista Asocio, el kiu li fariĝis sekretario. En 1910, kiam la japana ŝtato provis elradikigi la japanan anarĥiismon, li ankoraŭ estis tre juna kaj ne troviĝis inter la plej serĉataj aktivuloj, kaj tiel sukcesas eskapi el la policaj persekutoj. Li unue forfuĝis al Tajvano kaj poste al kontinenta Ĉinio. Tie, li instaliĝis en Ŝanhajo, kaj kunlaboris kun la ĉina anarĥiisto Sifo, kaj kun la ĵurnalo Ming Sing, en kiu li zorgis pri la esperantista sekcio.

Dum la Unua Mondmilito, li malaprobis la militistajn sintenojn de la Manifesto de la 16.

Li revenis Japanion kun sia kunulino Mika, sed en 1927, li revenis kun Sanŝiro Iŝikaŭa en Ĉinion; en tiu momento Ŝanhajo troviĝis en tre revolucia stato. Li fariĝis instruiston de Esperanto kaj ekzercis fortan anarĥiistan aktivadon. Sed la okupado de Ĉinio fare de japana armeo igas lin forlasi la kontinenton kaj foriri al Filipinoj, kie li laboras kiel redaktisto de manila ĵurnalo dum la Dua Mondmilito. Li verkas ankaŭ tagalogan-japanan vortaron.

Post la milito li revenis al Japanio, kie li kontribuis al la refondado de la anarĥiismo en sia lando, kaj al la kreado, la 12-an de majo 1946 de la Japana Anarkista Federacio. Danke al siaj lingvaj konoj, li fariĝis la sekretario de Internaj Rilatoj. Li ankaŭ estis Ĝenerala Sekretario de la Federacio, kaj kunlaboris en la ĵurnalo Heimin Ŝimbun, aperinta de la 15-a de julio de 1946.

Kiel pacisto, li aktive partoprenas la aktivadojn de la War Resister's International publikigante “Monda Civitano” kaj ĉeestante la 10-an Kongreson en Hindio en 1960.

Jamaga estis granda admiranto de Laozio, kaj li verkis tradukon de la libro Daŭdeĝingo al Esperanto. Tiu versio estas poste uzita de Eduardo Vivancos por fari version en la hispana lingvo kun la titolo "El libro del camino y de la virtud" (1963), tiel ke Esperanto rolas kiel pontolingvo.

De 1961 li malsaniĝis, sed li plu aktiviĝis ĝis sia morto en 1970.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]