Kataluna Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna Antologio
Kataluna Antologio
Kataluna Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1925
Urbo Barcelono
Paĝoj 416
vdr

Kataluna Antologio [1] estas Esperantlingva antologio pri la kataluna literaturo kompilita de Jaume Grau Casas [2]. Kunlaboris Josep Grau Casas, Ventura, Amades, Pellicer, Solà, Guardiet, Jofre, Capdevila, Torné, Pujulà, Rosselló, Torrents, Delfí kaj Josep Dalmau 1925, 416 p. Dua eld. 1931. Enhavo: Studoj pri la katalunaj lingvo kaj literaturo; Antikvaj aŭtoroj; Popolkantoj; Modernaj aŭtoroj.

Krom la kompilinto Jaume Grau Casas, kiu tradukis la plej grandan parton de la libro, kontribuis ankaŭ Josep Grau Casas, Joan Amades Gelats, Jacint Bremon Masgrau, Eduard Capdevila i Buil, Delfí Dalmau, Josep Maria Dalmau, Sebastià Alberich i Jofré, Estanislau Pellicier, Frederic Pujulà i Vallès, Josep Rosselló, Marià Solà i Montserrat, Artur Torné, Isidre Torrents, Josep Ventura i Freixas.

Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Antaŭparolo[redakti | redakti fonton]

  • La kataluna lingvo : historio, strukturo, teritorio, disvolviĝo;
  • La kataluna literaturo : Originoj (XI-XII jarcentoj), Periodo de la trobadoroj (XII-XIII), Periodo "nacia" aŭ de la nacia formiĝo (XIII-XIV), Periodo "klasika" aŭ de la nacia pleneco (XIV-XV), Periodo de la dekadenco (XVI-XVII-XVIII), Periodo de la renaskiĝo (XIX-XX);
  • La kataluna antologio
  • Bibliografio

Antikvaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

RAMON LLULL (1235-1316) : Libre de Contemplació (fragmento), Libre de Amic e de Amat (fragmento); JAUME I, EL CONQUERIDOR (1274) : Crònica, La Conquesta de Mallorca (fragmentoj); BERNAT METGE (1350-1412) : El Somni (La Sonĝo), fragmentoj; MARTÍ I, L'HUMÀ (1406) : Proposició les Corts de Perpinyà (26 Gener de 1406): Gloriosa dicta sunt de te, Cathalonia; JORDI DE SANT JORDI (XVa jarcento) : Desert d'amics, de béns e de senyor; AUZIÀS MARCH (1393-1459) : Fantasiant, Amor a mi descobre (fragmento); JOHANOT MARTORELL (1460) : Tirant lo Blanch (fragmentoj); JOAN ROIÇ DE CORELLA (1430-1500) : Cançó (Kanzono).

Popolkantoj[redakti | redakti fonton]

La grafo-mortinto (El Comte l'Arnau); Don Johan' kaj Don Ramon' (Don Joan i Don Ramon); La testamento de Amelio (El testament de N'Amèlia); Marianeto (Maria-Agneta); La maristo (El mariner); La najtingalo (El rossinyol); Montaroj de Canigó (Muntanyes de Canigó); Belegaj montoj (Muntanyes regalades); La paŝtistineto (La pastoreta);

Modernaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Kataluna Antologio en Esperanto, 1949.

JACINT VERDAGUER (1845-1902)
Atlantido (L'Atlàntida), fragmentoj
Sanga nokto (Nit de sang)
La bukedo de Sankta Johano (El ram Santjoanenc)

ÀNGEL GUIMERÀ (1847-1924)
Maro kaj Ĉielo (Mar i Cel)
La mila jaro (L'any mil)
Reĝo kaj Monaĥo (Rei i Monjo)
Migrado (Romiatge)
Indibil kaj Mandoni (Indíbil i Mandoni)
La sekaj folioj (Les fulles seques)

POMPEU GENER (1848-1921)
La greka diino (La deessa grega)

MAGÍ MORERA I GALÍCIA (1853)
Sarkistinoj (Les birbadores)
La sunhorloĝo (El rellotge de sol)

MIQUEL COSTA I LLOBERA (1854-1922)
Sekeco (Sequedat)
La feinoj (Les dones d'aigua)
En sinjora ĝardeno (En un jardí senyorial)
La paŝtistineto (La pastoreta)
Plaĉa marbordo (Cala gentil)
La pino en Formentor' (El pi de Formentor)
Kial? (Perque?)
Adiaŭo (Comiat)

JOAN ALCOVER (1854)
La ermito almozpetanta (L'ermità que capta)

APEL·LES MESTRES (1854)
Markanto (Marina)
Minueto (Minuet)
Preĝo (Exhortació)
La granda arbo (El gran arbre)
La najtingalo (El rossinyol)

RAMON CASELLAS (1855-1910)
Malsangro (En Malassang)
La hontulino (L'encongida)
La nova idilio (L'idil·li nou)

JOAQUIM RUYRA (1858)
La feinetoj de l' maro (Les senyoretes del mar)
Terurigo (Basarda)

JOAN MARAGALL (1860-1911)
Kanto spirita (Cant espiritual)
La blinda bovino (La vaca cega)
La edzino parolas (L'esposa parla)
Rigarde al mar' (Vistes al mar)
Al amiko (A un amic)
La trobadoro kaj la princino Pireneaj (El trobador i la princesa pirenencs)
L' animo de l' floroj (L'anima de les flors)
Pirenea (Pirenenca)
Vojirante tra la montaro (Caminant per muntanya)
Antaŭ la ŝtormo (Davant el temporal)
Post ta tempesto (Despres de la tempesta)
Himno Iberia (Himne ibèric)
Laŭdo al la parolo (Elogi de la paraula)
Al la gekantistoj el Terrassa (Als cantaires de Terrassa)
Kanzono (Cançó)
La leciono de la migdalarboj (La lliçó dels atmetllers)

EMILI GUANYABÉNS (1860)
Ĉiutage (Cadadia)

SANTIAGO ROSSINYOL (1861)
La morfinulo (El morfiníac)
La studento (L'estudiant)
La Barcelona brokantejo (La fira de Bellcaire)

PERE RIERA (1862)
Anekdoto (Anecdota)

JAUME MASSÓ TORRENTS (1863)
Vagante tra la montaro (Vagant per la muntanya)
Agonio (Agonia)

ENRIC DE FUENTES (18fi4)
La urbo (La ciutat)
Frou-frou, frou-frou!

MIQUEL DELS SANTS OLIVER (1864-1920)
Popola (Popular)

PRUDENCI BERTRANA (1867)
La forlasita vojo (La ruta abandonada)
La kamenoj de la gastejoj (Les llars d'hostal)
La kabanoj de la karbfaristoj (Les barraques dels carboners)

SALVADOR ALBERT (l868)
La instruato (El deixeble)

PERE COROMINAS (1870)
Horoj de amo serenaj (Hores d'amor serenes)

LLUÍS VIA (1870)
Frenezulo kaj feino de akvo (El boig i la dona d'aigua)

IGNASI IGLESIAS (1871)
La semado (La sembra)
La Pasko de l' greno (La Pasqua granada)
La alkoholemulo (L'alcohòlic)

ADRIÀ GUAL (1872)
Mistero de Doloro (Misteri de Dolor)

GABRlEL ALOMAR (1873)
La kiso sur la okuloj (El bes sobre els ulls)

VICTOR CATALÀ (1873)
Rigarde al mar' (Vistes al mar)
Fabelo serena (Faula serena)
Anstataŭigo (Substitució)
Rezignacio (Conformitat)

FREDERIC PUJULÀ (1878)
Ĉevalo (El cavall)

ÀNGEL RUIZ PABLO (1877)
La amo (L'amor)

JOAN MARIA GUASCH (1878)
Eklogo (Egloga)
Laŭdo al rikoltantino de oranĝoj (Elogi a una collidora de taronges)
Lampiro (Cuca de llum)
Kanto de la ruĝa dianto (Cançó del clavell roig)
La falo de la fruktaro (La caiguda de la fruita)
La muelistino (La molinera)
Lampiro (Cuca de llum)
Kanto de la klara vivo (Cançó del viure clar)
Por vi kaj por miaj infanoj (Per vos i pels meus infants)
La mistero de l' herbejo (El misteri de la prada)

JOAN LLONGUERAS (1880)
Dankante flordonacon (Agraint un present de flors)

MIQUEL ROGER I CROSA (1881)
La testamento de Tomĉjo (La deixa d'En Tomeu)

RAMON SURINYACH SENTIES (1881)
Beno de la manĝotablo (Benedicció de la taula)

EUGENI D'ORS (XENIUS) (1882)
Distancoj (Distàncies)
Nomoj, diferencoj, nuancoj (Noms, diferències, matisos)
Verki artikolojn (Fer articles)
„Des gens bien“
Pri Esperanto (De l'Esperanto)
La amo al la metio (L'amor a l'ofici: Bernard Palissy)
Kio estas Filozofio? (Què és Filosofia?)
La Beltalia (La Ben Plantada: episodi de Magdalena)
Girona

JOAN PUIG I FERRETER (1882)
Krut-roko al ebenaĵo: lupo al homo (Del cingle al pla: del llop a l'home)

LLORENÇ RIBER (1882)
Al Virgilio (A Virgili)

JOSEP CARNER (1884)
Oh Déu etern, senyor de meravelles
Eltrovo de la kiso (Invenció del bes)
La brakoj de la amatino (Sonet dels braços)
Dianto (El clavell)
Malfido (Descreença)
Kanto timema (Cançó poruga)
Kanto variema (Cançó voluble)
Ĉe stacidomo (A l'estació)
Hejme en malvarma vetero (A caseta)
La puninstruo (L'escarment)

MIQUEL DE PALOL (1885)
Scherzo
Geedziĝo (Noces)

JOSEP MARIA LÓPEZ-PICÓ (1886)
Via rido kanta (Vostre riure esclata)
Mi envias je l' maten' (Tinc enveja del matí)
Plezuro en la haveno (Plaer en el port)

AGUSTI CALVET (GAZIEL), (1887)
Nova Vojaĝo Sentimentala, ankaŭ nomita La Apologio de Katalunujo (Nou Viatge Sentimental, dit també L'Apologia de Catalunya)

AMBROSI CARRION (1888)
Testa d'or

JOAN ARÚS (1891)
La deziro (El desig)
La amikino en la preĝejo (L'amiga al temple)
La eterna kanto (La cançó eterna)
La Poezio (La Poesia)

E. M. FERRANDO (1891)
Pri kiel la Sanktuloj volis manĝi fragojn (De com els Sants volien menjar maduixes)

CLEMENTINA ARDERIU (1893)
La animo parolas (Parla l'anima)
Elegio (Elegia)

VENTURA GASSOL (1893)
Simboloj: La kanto de l' maristoj (Simbols: La cançó dels mariners)

CARLES RIBA (1893)
Estança XLII

JOSEP MARIA DE SAGARRA (1894)
El foc de les ginesteres (Fragment cinquè episodi: I què voleu? - Volem desfer la ronya...)

TOMÀS GARCÉS (1901)
Balado de l' maristo (Balada del mariner)

ADIAŬO (COMIAT): Miquel Costa i Llobera

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La libro estas abunda fonto de klasika beleco. Pli ol 50 verkistoj, poe­toj kun pli ol 140 prozaj kaj versaj verkoj pledas elokvente por siaj lingvo kaj popolo. 
— 1925, Julio Baghy, Literatura Mondo, paĝo 165
Citaĵo
 Ofte ni devis recenzi malgravajn kaj maldikajn Esperantajn presaĵojn. La Kataluna Antologio feliĉe surprizas pri la malaj kvalitoj.
Belega libro, riĉa enhavo, neta preso sur luksa papero. Ne nur la eksteraĵo estas plaĉa, nemalpli valora estas la teksto mem. Serioze scienca en la historiaj, lingvaj, literaturaj studoj kaj ankaŭ ĉarma legaĵo en la antologia parto aro da poezioj, skizoj, humoraĵoj, noveletoj. La tradukinto Graŭ Casas konfesas ke li oferis multjaran laboron por realigi sian celon.
La kataluna lingvo, asertas la aŭtoro, estas fratina de la provenca, do samdevena kaj samaĝa kiel aliaj latinidaj idiomoj. Post brila florado en mezepoko, politikaj cirkonstancoj malhelpis ĝian disvolviĝon, kiu nur dum la 19-a jarcento revigliĝis.
Jen la ĉefaj partoj de la verko.
Unue ĉapitro pri deveno, strukturo, disvolviĝo de la kataluna lingvo; historio de la kataluna literaturo, celo de l' antologio. Ĉi tiu konsistas el tri partoj. Unue antikvaj aŭtoroj kun notoj pri kaj tradukoj el 8 verkistoj de la 13-a ĝis 15-a jarcentoj. La Francoj rimarkas la grandan similon inter la temoj traktitaj de francaj kaj katalunaj mezepokaj verkistoj.
Due : popolkantoj kun studo kaj naŭ arioj akompanantaj tekstojn. Tiu dua parto jam aparte estis eldonita. Trie : modernaj aŭtoroj kiesbiografioj kaj citaĵoj plenigas 3/4 de l' libro. La granda nombro de poetoj ne mirigas ĉe l' lando de l' iamaj trobadoroj
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝoj 602-603
Citaĵo
 Unika entrepreno efektiviĝis. Lau la devizo: Ni volas honori la lingvon de niaj prapatroj per la lingvo de niaj pranepoj la kataluno Jaume Grau Casas en multjara laborado kreis tiun volumegon, en kies paĝoj spiras la animo de lia sunpopolo. La vorto danko estas tro malforta por esprimi la senton de esperantano vera, en kies manojn venas tiu ĉi perlo de nia literaturo. La libro abundas de klasika beleco. Recenzi ĝin detale estas tute ne eble, dar oni devus oni devus sin plene dedidi en tiu tempo ekskluzive al etnografiaj, historiaj kaj filologiaj studoj pri tiu popolo, kiu tion ankaü certe meritus laŭ ĝia kultura nivelo ellumanta el ĉiu verso, el diu linio. Kia ridega fonto por instruistoj, studantoj ktp. Sed ankaü en la rondo de inteiektuloj generale ĝi ne restu nekonata. Ĝi certe forigos tie multajn eraropiniojn pri kataluna popolo kaj precipe pri la nememstareco de tiu etnografia individuo. Pli ol 60 verkistoj, poetoj parolas al vi per pli ol 140 pecoj versaj ka.j en prozo, popolkantoj melodias en via orelo laü la sube presitaj muziknotoj. Sciencistoj raportas pri la historio de la treege interesa lingvo kataluna. Nur unufoje prenu la luksan volumon en la manon kaj vi certe kun fiero pri nia lingvo en la brusto ĝin rekomendos al diu, precipe al libroamantoj kaj al via grupa biblioteko. La aütoro estas tutkore gratulinda pro fina sukceso de tiom peniga laborado! 
— Walter Smital, Aŭstria Esperantisto n026 (nov 1926)
Citaĵo
 Ni havas antaŭ ni tiun belegan kreaĵon de S-ro Jaum e Grau Casas kaj ĝi inspiras al ni simpatian admiron kaj grandan respekton: «Kataluna Antologio» estas grava verko en kaj por la Esperanto-movado. La enhavo estas interesa laŭ ĉiuj vidpunktoj. Juĝu mem: Post antaŭparolo, en kiu la aŭtoro konigas al ni la katalunajn lingvon kaj literaturon, ilian historion kaj disvolviĝon, la libro komenĉiĝas per la antikvaj aŭtoroj; sekvas granda kolekto da popolkantoj kun muzikao (sic), kaj finigas ĝin la modernaj aŭtoioj. Entute pli ol 150 tradukaĵoj. La intereso de la libro estas pligrandigata per al aldono de bonaj biografiaj notoj pri ĉiuj cititaj aŭtoroj.

Estas rim arkinde por la Flandranoj, kiom la fragmentoj el la verkoj de la antikvaj aŭtoroj kaj la popolkantoj similas mezepokajn flandrajn verkaĵojn. La samaj subjektoj, la sama instruanta tono; por la kantoj precipe la samaj belaj vortoj kaj la sama muziko iom malgaja, plena je amo, estas troveblaj en ili. Pli ol kvardek nomoj estas en la listo de la modernaj aŭtoroj. Prozo kaj poezio sinsekvas, unu pli bela ol alia. Kaj ofte ni rimarkis je ni mem, alvenanate al fino de iu fragmento: bedaŭrinde, ke jam finiĝas... Sed pri tio konsolis nin tuj sekvanta versaĵo aŭ prozaĵo! La Katalunoj vere trovis la bonan rimedon por konigi sian ekziston. Kaj ke la kunlaborintoj al tiu ĉi ĉefverko plene komprenis sian taskon, pruvas al ni la grava bibliografia parto de la libro. Sed ni ne nur konsideru tiun unuan celon de la eldonintoj, ni ankaŭ klare akcentu la duan: la grandegan valoron de la libro por nia movado. Starigi tian monumenton estas unu el la plej efikaj propagandmetodoj, kiuj ekzistas. Ni esperas, ke multaj nacioj sekvos la ekzemplon. La libro ne estas romano, nek kutima literaturaĵo, sed la tuta animo de popolo, animo, kiu post kelkaj jaroj da mem forgeso sin retrovas kaj kiu donas per tia verko esprimon de sia interna vivado kaj pensado. Se la kiopodoj de S-ro Jaume Graŭ Casas kaj de lia plej diligenta kunlaborinto, lia frato Josep, estis gravaj kaj malfacilaj, la rezulto de tiu penado ilia certe ilin plene rekompencos. Ĉar la verko estas tia, ke ni, Esperantistoj, nur povas bedaŭri, ke nia Majstro ne plu estas inter ni, por ke li vidu kaj ĵuĝu kiameniere malgranda polpolo sin konigas dank'al lia kara lingvo internacia.

Ni forgesis diri, ke la libro sin prezentas en luksa eksteraĵo. Resume, ni povas diri, ke la eldonintoj tute ne tra n siris la limon de la vero, kiam ili anoncis «Monumenton»! 
— Willy de Schutter, Belga esperantisto n135 (maj 1926)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Leon Courtinat, paĝo 602
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4222 paĝo 371.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]