Joan Alcover
Joan Alcover | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joan Alcover i Maspons | |||||
Naskonomo | Joan Alcover i Maspons | ||||
Naskiĝo | la 3-an de majo 1854 en Palma de Majorko Hispanio | ||||
Morto | la 25-an de februaro 1926 en Palma de Majorko Hispanio | ||||
Nacieco | Hispana | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rosa Pujol Guarch Maria del Haro Rosselló | ||||
Infanoj | Pere, Teresa, Gaietà Maria, Pau | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Juristo, politikisto, poeto | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Balanguera (Majorka himno) | ||||
Literatura portalo | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joan Alcover i Maspons (naskiĝis la 3-an de majo 1854 en Palma de Majorko, mortis la 25-an de februaro 1926 en Palma de Majorko) estis poeto, eseisto kaj hispana politikisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis disĉiplo de Josep Lluís Pons i Gallarza kaj kundisĉiplo de Miguel Costa i Llobera, Antonio Maura kaj aliaj aŭtoroj apartenantaj al la tiel nomata "Majorka Skolo".
En 1909 li estis proklamita "Mestre en Gai Saber" kaj en 1919 li obtenis la Premion Fastenrath. En 1951 estis postmorte publikigita volumo de liaj Obras Completas.
Pluraj el liaj poezioj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, krom por servi kiel bazo de muzikaj verkoj, kiaj La Balanguera, kun muziko de Amadeo Vives, kiu estis interpretita kaj eldonita, inter aliaj, de Maria del Mar Bonet, alia majorka kantistino, Els Ocults, Ximbomba Atòmica, Chenoa, ktp.
Verkoj en la kataluna
[redakti | redakti fonton]- La Balanguera (oficiala himno de Majorko).
- La serra (poemo), omaĝo al Miguel Costa i Llobera.
- La relíquia (poemo)
- Cap al tard, 1909
- Poemes bíblics, 1918
Verkoj en la hispana
[redakti | redakti fonton]- Poesías, 1887
- Nuevas Poesías, 1892
- Poemas y armonías, 1894
- Meteoros, 1901
- Els porros, 1902
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo dediĉita al Joan Alcover, en letrA, la spaco de kataluna literaturo de la Universitat Oberta de Catalunya Arkivigite je 2010-04-01 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- Obras digitalizadas de Joan Alcover en la Biblioteca Digital Hispánica de la Nacia Biblioteko de Hispanio
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joan Alcover en la hispana Vikipedio.