Longviveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ebla vivtempo de vivaĵo estas la vivodaŭro por kiu ĝi estas programita kiel biologia speco. Iuj rekordoj de vivtempo atingitaj de individuoj profitinte de escepte longa vivdaŭro povas eĉ superi tiun taksadon. La meza vivtempo respondas al la vivodaŭro kiu estas tre ŝanĝiĝema laŭ la loĝantaroj kaj la koncernaj generacioj al la sino de sama speco. Du ŝanĝoj ŝajnas esti prioritatoj por plejeble plilongigi nian ekziston: pli da korpekzercado, kaj dieto sen pesticidoj kaj sen danĝeraj traktadoj kaj almiksaĵoj (sukeroj, salo, kemiaj konserviloj, ktp.). La plilongigo de vivodaŭroj estas la fundamento de multaj politikoj, inter ili la klopodoj al plialtigo de la aĝo de emeritiĝo[1].

Ĉe la homaj[redakti | redakti fonton]

La nombro de centjaruloj kaj eĉ de grandaĝuloj de almenaŭ 110 jaroj ne ĉesis kreski depost ili estis nombrataj. Oni situis en la pasintaj tempoj la homan longvivecon je proksime 100 jaroj. Estas efektive probable ke tre malmultaj personoj vere superis tiun aĝon antaŭ la 20-a jarcento.

En 2008, la meza vivodaŭro de la italoj estis la plej alta de Eŭropo kaj unu el la plej altaj en la mondo: 80,4 jaroj por viroj, 85,3 jaroj por virinoj.[2]

Faktoroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, en la evoluitaj socioj, la vivodaŭro progresas aŭ stagnas, dum la atendo je sana vivo malkreskas.[3][4]

Angla studo starigis liston de faktoroj de longviveco surbaze de kiuj oni povas entrepreni ion[5][6][7]. Tio estas ne fumi, modera konsumado de alkoholo, la regula fizika aktiveco kaj la konsumado de kvin fruktoj kaj legomoj po tago. Tiuj kvar faktoroj respektive permesus vivo-esperon je 14 kromaj jaroj kompare al la ne-respekto de tiuj kvar faktoroj.

Ĝenerale, la esceptaj longvivecoj observeblas en komunumoj kun malgrandaj loĝantaroj, ofte insulaj aŭ malproksimaj de grandaj urboj, aŭ apartenas al religia komunumo: loĝantoj de la Okinava insulo[8], de Sardio[9], de regiono en Kostariko nomata Guanascate, de la greka insulo Ikaria[10], usonaj adventistoj[11], eventuale la sudo de Nov-Skotio (oriento de Kanado).[12][13][14][15] Baptitaj bluaj zonoj[16] (de la angla blue zone), pri iuj de tiuj loĝantaroj oni faris sciencajn esplorojn[17]. La ĉefajn komunajn faktorojn kiujn oni retrovas povas esti klasifikataj kiel nutradaj faktoroj kaj mediaj faktoroj.

Nutradaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

En la komunumoj prezentantaj esceptan vivtempon, la personoj konsumas malmulte da viando (aŭ tute ne), multe da fruktoj kaj legomoj. En la okazo de Okinavo, la tradicia manĝado estas je 96 % vegetara kun nur 1 % de la kalorioj sub formo de fiŝoj kaj malpli ol 1 % sub formo de viando, ovo aŭ lakta produkto.[18] 

Mediaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

En la komunumoj prezentantaj esceptan longvivecon, la personoj ekzercas manan aktivecon dum sia tuta vivo, ofte agrikulture. Ili marŝas multe, pasas multe da tempon ekstere. Ili ne fumas. Ili tenas komunuman vivon kun la ĉirkaŭaĵo kaj havas pozitivan menson, estas ofte proksimaj de la familio aŭ de la membroj de la komunumo. Ili malmulte suferas pro la streso de la moderna vivo, kiel de fiksaj horaroj, bruo, artefarita lumo.

Diferenco inter viroj kaj virinoj[redakti | redakti fonton]

Viroj vivas malpli longe ol virinoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, sed tiu diferenco estas tre grava en iuj disvolviĝintaj landoj.[19] Pluraj "klasikaj" faktoroj klarigas tiun diferencon (tabako, alkoholo, riskaj kondutoj, pli riskaj kaj elĉerpigaj profesioj, malpli granda socia interagado), sed la studoj indikas ke tiuj faktoroj ne klarigas la tutan konstatitan diferencon.[20][21]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la franclingva vikipedio je la 27-a de oktobro 2018.

  1. Claude Aubert, Longviveco, la limoj de espero, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de junio 2018.
  2. Elles sont dépassées légèrement par les Françaises, avec 85,4 ans, mais la moyenne globale est favorable aux Italiens, tous sexes confondus. The Lancet, 18a de novembro 2008
  3. « Pourquoi l’espérance de vie en bonne santé diminue-t-elle ? », France Culture,‎ (lire en ligne Arkivigite je 2016-01-24 per la retarkivo Wayback Machine)
  4. « Les dernières données sur l’espérance de vie en bonne santé dans les 27 pays de l’UE rendues publiques à Paris cette semaine » Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine, sur www.inserm.fr (consulté le 9 avril 2017)
  5. « La longévité humaine a-t-elle une limite ? » Arkivigite je 2014-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, sur www.notre-planete.info (consulté le 9 avril 2017)
  6. (en-US) « Behaviour and health - Cambridge Institute of Public Health », Cambridge Institute of Public Health,‎ (lire en ligne Arkivigite je 2018-08-06 per la retarkivo Wayback Machine)
  7. (en) Kay-Tee Khaw, Nicholas Wareham, Sheila Bingham et Ailsa Welch, « Combined Impact of Health Behaviours and Mortality in Men and Women: The EPIC-Norfolk Prospective Population Study », PLOS Medicine, vol. 5, no 1,‎ , e12 (ISSN 1549-1676, PMID 18184033, PMCID PMC2174962, DOI 10.1371/journal.pmed.0050012, lire en ligne)
  8. (en) « The Okinawa Centenarian Study: health, diet & aging research », sur www.okicent.org (consulté le 9 avril 2017)
  9. Lifestyle and nutrition related to male longevity in Sardinia: An ecological study
  10. (en-GB) Andrew Bomford, « The Greek island of old age », BBC News,‎ (lire en ligne)
  11. (en) Walter Willett, « Lessons from dietary studies in Adventists and questions for the future », The American Journal of Clinical Nutrition, vol. 78, no 3,‎ , p. 539S–543S (ISSN 0002-9165 et 1938-3207, PMID 12936947, lire en ligne)
  12. (en) « The Secrets of Long Life Residents of Okinawa, Sardinia, and Loma Linda, California, live longer, healthier lives than just about anyone else on Earth. », sur ngm.nationalgeographic.com (consulté le 9 avril 2017)
  13. (en-US) « Nicoya Costa Rica is a Haven for Longevity - Costa Rica Star News », Costa Rica Star News,‎ (lire en ligne)
  14. (en) « Adventist Health Studies » Arkivigite je 2015-08-23 per la retarkivo Wayback Machine, sur Universitato Loma Linda (consulté le 9 avril 2017)
  15. « Nova Scotia may add years to your life », sur Toronto Star (consulté le 9 avril 2017)
  16. Site d'étude des Blue Zones
  17. Michel Poulain, Anne Herm, et Gianni Pes, « Blue Zones : aires de longévité exceptionnelle de par le monde », Gérontologie et société, vol. vol. 38 / 151, no. 3, 2016, pp. 55-70.
  18. (en) « Caloric Restriction, the Traditional Okinawan Diet, and Healthy Aging: The Diet of the World's Longest-Lived People and Its Potential Impact on Morbidity and Life Span », sur ResearchGate (consulté le 6 juin 2017)
  19. Gouvernement du Canada, Statistique Canada, « Écarts hommes-femmes : espérance de vie et proportion de la vie vécue en mauvaise santé », sur www.statcan.gc.ca (consulté le 9 avril 2017)
  20. RICHARD G. ROGERS, BETHANY G. EVERETT, JARRON M. SAINT ONGE et PATRICK M. KRUEGER, « Social, Behavioral, and Biological Factors, and Sex Differences in Mortality », Demography, vol. 47, no 3,‎ , p. 555–578 (ISSN 0070-3370, PMID 20879677, PMCID PMC3000060, lire en ligne)
  21. Why Women Live Longer than Men. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2018-10-27.