Tradicia ĉina religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradicia ĉina religio
religio
etna religio • popola religio
vdr
La templo al la urba dio (en la ĉina : 城隍神, pinjino : Chénghuángshén, laŭlitere: "la dio de la ĉirkaŭfosaĵo kaj la remparo ") de la urbo de Wenao en Tajvano.
Xuanyuan Templo en Huangling, Ŝenŝjio, dediĉita al la adoro de la Flava Imperiestro.
La Templo de la Urba Dio de Wenao, Magong, Tajvano.
Templo de Hebo ("Rivera Lordo"), la dio (Heŝen, "Rivera dio") de la sankta Flava Rivero, en Hequ, Xinzhou, Ŝanŝio.

La ĉina tradicia religio (konata sub diversaj nomoj, inkluzive de la tradicia ĉina religio, la indiĝena ĉina religio, kaj Ŝenŝianismo) estas popolreligio kiu originis de Ĉinio. Pro tio, ke ĝi estas popola religio, ĝi ne estas organizita religio kun klaraj kredprincipoj kaj organizita kultado, sed prefere kolekto de kutimoj kaj loka kultado praktikata en Ĉinio kaj la ĉina diasporo tra la mondo. Estas sennombraj variaĵoj de ĉi tiu religio, la plej multaj el ili enhavas elementojn de la tri grandaj ĉinaj filozofioj - Konfuceismo, Daoismo kaj Budhismo, same kiel idolkultadon, adoradon al prapatroj, adoradon al la fortoj de la naturo, kaj agrikulturajn aŭ mastrumajn metodojn kiuj pruvis sin kaj estis transdonitaj kiel tradicio de patro al filo. Ĝi ankaŭ inkluzivas multajn popolfabelojn kun malsamaj versioj, same kiel gamon da supernaturaj estaĵoj (kiel ekzemple demonoj, drakoj, kaj parolantaj bestoj) kies formo kaj funkcio varias de regiono al regiono kaj familio al familio. La singapura esploristo kaj etnografo Vivienne Wee priskribis la fenomenon kiel "malplenan bovlon kiu povas esti plenigita kun enhavo de organizitaj religioj, inkluzive de budhismo, Daoismo kaj Konfuceismo. Sinkreta ĉina religio". Ĉina religio ankaŭ havas ŝamanajn trajtojn, kaj la pastraro kiu praktikas tiun specon de ŝamanismo estas nomitaj Wu (ĉine : 巫, pinjino : wū).

La objektoj de kultado de ĉi tiu religio estas estaĵoj nomitaj Ŝen ( ĉine : 神, pinjino : shén ), nomo foje tradukita kiel "dio" aŭ "idolo" en aliaj lingvoj. Ĉi tiuj idoloj estas foje la personigo de naturaj fenomenoj, de homa konduto, de filozofiaj konceptoj, de geografiaj lokoj, aŭ la spiritoj de grandaj naciaj herooj forpasintaj kaj eĉ la animoj de parencoj. La rakontoj de kelkaj el tiuj dioj estas kolektitaj en la tradician mitologion de Ĉinio. Ĉi tiu koncepto estas tre simila al la japana koncepto de kamio, kaj ambaŭ eĉ uzas la saman ĉinan legosignon (tiuj legosignoj estas nomitaj Kanji en la japana).

La preferata nomo nuntempe en ĉina akademio estas "Popolreligio" (ĉine: 民間宗教, pinjino: mínjiān zōngjiào), sed ekzistas multaj aliaj nomoj, kaj ĝi foje estas konata en la Okcidento kiel "ŝenismo", "ŝenŝianismo", aŭ " Wuismo". Ĉiuj nomoj de la religio estas uzataj nur en esplorado kaj ne estas oftaj inter la kredanta publiko, ĉar la vario de malsamaj lokaj kredoj kaj ritoj ne estas rekonitaj de ili kiel parto de unu religio.

Multaj praktikoj de la ĉina kulturo, kiel fengŝuo, akupunkturo kaj tradicia ĉina medikamento reflektas ĉi tiun mondan vidon de la tradicia religio, pro tio ke ĉefaĵoj de la pejzaĝo tiel kiel organoj de la korpo estas en korelacio kun la kvin elementoj kaj Jino kaj Jango.

Historio[redakti | redakti fonton]

Altaro al la Kvin Oficialuloj adorita en la Templo de la Kvin Lordoj en Hajkoŭo, Hajnano.

Periodo de Imperia Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Dum la Dinastio Han, tradicia kultado okazis ĉe la altaroj de hejmkomunumoj (en la ĉina "ŝi" 社 kun la signifo grupo aŭ korpo). En multaj kazoj la figuro al kiu la kultado en tiuj altaroj estis direktita (foje nomita "la Sinjoro de la Ŝafido") estis la monddio, kaj en aliaj kazoj ĝi estis figuro konata kiel Xian, ( ĉine: 仙, pin-yin : xiān, laŭlitere: senmorteco), figuro reprezentanta la perfektan homon en filozofioj ĉinaj. Kelkaj sektoj kiel tiu adoranta Liu Zhang (la reĝo de areo nun nomita Ŝandongo) ekzistas ĝis nuntempe. [1]

Ekde la 3-a jarcento dum la tempo de la Norda Wei Imperio (北魏), budhismo disvastiĝis tra Ĉinio kaj fortaj influoj de la hinda subkontinento penetris en la tradician ĉinan religion. Sekto dediĉita al la hindua dio Ganeŝo unue aperis en 531 p.K.

Templo de la Urba Dio de Dongmen, en Xiangshan, Ningbo, Zhejiang.
Komuna ceremonio ĉe la Granda Templo de Yandi Shennong (ĉine 炎帝神農大殿: Yándì Shénnóng dàdiàn) en Suizhou, Hubei.
Statuo de Mazu ĉe templo en Ĉjaji, Tajvano.

La 19a kaj 20a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Zitong altaro en templo de Ĉjuanĝoŭ (Quanzhou), Fuĝjano. Al lia maldekstro estas statuo de Kuixing.

Tradicia ĉina religio estis kondiĉigita de persekuto en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Multaj lokaj temploj estis detruitaj dum la Boksista ribelo fine de 1900. Post la Xinhai Revolucio en 1911, la plej multaj el la temploj estis translokigitaj al aliaj uzoj aŭ detruitaj, multaj el ili iĝis lernejoj. Dum la Dua japana-ĉina milito, multaj temploj iĝis barakoj por la militantaj armeoj kaj estis detruitaj en la batalado. [2] [1]

Dum la Kultura Revolucio en Ĉinio, la registaro provis elimini la ĉinan popolreligion, dum male la tajvana politiko emis konservi tiujn ritojn. La komunista registaro vidis ĉi tiun religion kiel damaĝa superstiĉo malhelpanta Ĉinion iĝi moderna industrilando. En la lastaj jaroj, la komunista registaro ĉesis rigardi popolan religion kiel minacon kaj eĉ kuraĝigas tiun ĉi kultadon sub la politiko de konservado de la heredaĵo de Ĉinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2015-06-16 per la retarkivo Wayback Machine

Preprint from The Oxford Handbook of Religious Conversion, 2014. doi: 10.1093/oxfordhb/9780195338522.013.024

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]