Antropomorfismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Personformigo de Vikipedio, Wikipe-tan
Hundo kostumita per homaj vestaĵoj por komika efiko
La "Leono-Viro" - statueto trovita en kaverno en Ŝvabio, datita ĉirkaŭ 32.000 jarojn antaŭ nia tempo. Ĉi tiu estas la plej frua trovo de besta personigo en homa historio

Antropomorfismo estas tendenco atribui homajn ecojn al nehoma estaĵo, objektoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Uzado en literaturo[redakti | redakti fonton]

En la (beletra) literaturo kaj en la retoriko oni uzas ĝin kiel stilan rimedon, sed nomas ĝin personigo. Eble la plej fama ekzemploj estas tiuj de la antikva epoko estas la fabloj de Ezopo kaj de la moderna epoko estas la Besto-Farmo verkita de George Orwall. Tiuj verkoj demonstras la literaturan stilon de alegorio uzanate personigon de bestoj. Tio rimedo estas uzata ĉefe por eviti la direktan trakton de iu ajn, ĉu persone ĉu grupe, ne ofendi kaj ĉefe eviti la punontajn aŭtoritatulojn.

En Esperanto, Vidu la Alegorio el la naturo.

Uzado en teologio[redakti | redakti fonton]

En teologio antropomorfismo signifas paroli pri Dio uzante homajn karakterizojn por priskribi ĝian personecon kaj agojn. En la antikvo oni ĝenerale faris tion. Ekzemple en la Biblio (ekz. Gen. 8:21: "Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron..."; Mat. 5:35, la piedoj de Dio). Poste la solidigo de la pensado abstrakta en la filozofio kaŭzis la forlason de antropomorfismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]