Saltu al enhavo

Alegorioj el la naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alegorioj el la Naturo
Alegorioj el la Naturo
Alegorioj el la Naturo
Aŭtoro Margaret Gatty
Eldonjaro 1913
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 47
vdr

Alegorioj el la Naturo [1][2], originale Parables from Nature, estas libro de Margaret Gatty (en:Margaret Gatty) (1809-1873), kiu eldonis ĝin sub vira nomo Alfred Gatty.

La libro aperis dufoje en Esperanto, el la angla tradukis George Gordon.

  • Alegorioj el la Naturo (de Margaret Gatty. El la angla lingvo trad. Gego. - London: British Esperanto Association, 1913. - 47 p.)
  • Alegorioj el la Naturo (de Margaret Gatty. El la angla lingvo trad. George Gordon (Gego). - 2. kaj pligrandigita eld., London: Brita Esperantista Asocio, 1922. - 66 p.)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mi ne havis la plezuron legi ĉi tiujn natur-rakontojn en la angla lingvo. Tial ili venas al mi tute freŝaj. La broŝuro enhavas kvar skizojn, el kiuj la plej bela estas la dua, titolita, “ Ne perdita sed foririnta antaŭe ”' (?n). Ĉi tiu rakontas, sub la formo de fablo-novelo, la metamorfozon de larvo en libelon (angle, dragon fly). “ Mi rigardadis” (ĝi estas afabla rano, kiu babilas kun larvo, sin klinante de sia digna alteco) “ kaj baldaŭ vidis....mi vidis, ke ŝajne ekaperis en la korpo de via amiko ŝiro, kaj el ĝi eliĝis malrapide, iom post iom, kaj post multa baraktado, unu el tiuj radibrilaj kreitaĵoj, kiuj naĝadas tra la aero....Ĝi estis glora libelo!” (p. 20). La aliaj pecoj estas, respektive, pri (No. 1) la vivo de araneo, (No. 3) papilio, kaj (No. 4) rubekolo. En No. 3 (“ Leciono pri la Fido ”') papilio, mortonte,lasas sian idaron al la prizorgo de raŭpo kun la admono —“ Sed vi devos zorge atenti ilian manĝon !....Vi devos doni al ili frumatenan roson, kaj mielon el floroj.” La bonkora raŭpo, konsternita, ne scias kion fari; ĝi nur

povas komentarii: “Ha! kiel malsaĝaj estas iuj kreitaĵoj, malgraŭ iliaj pentritaj vestoj kaj la orpolvo sur iliaj flugiloj!” Ĝenerale la lingvaĵo estas bona, sed ĝi portas signojn de traduko. Ekzemple, sur p. 16 mi rimarkas la frazon —“ Estus bone, se tre malfeliĉaj kreitaĵoj silentus” (anstataŭ “ke... silentu”); p. 17, “ ĉirkaŭrulante siajn strabajn okulojn,” kie pli bone estus ĉirkaŭturmante; “iam kaj iam” estas kelkfoje uzata anstataŭ de tempo al tempo aŭ fojon post fojo.

Mi dubas, ĉu la uzo de la vorto “ Alegorio.” en la titolo estas ĝusta uzo. Ŝajne en alegorio persono estas similigita al objekto, aŭ male, ekz. : “ Mi estas la Vojo.” — Tamen la libreto estas tute rekomendinda, speciale por infanoj naturamantaj. 
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 112, Aprilo (1914)
Citaĵo
 Ĝia ĉarmo ravas la animon de ĉiu meditanta homo. Stilo elegante fundamenta. 
— 1923, Julio Baghy, Literatura Mondo, paĝo 119
Citaĵo
 Bonega traduko de ses agrablaj legaĵoj pri la vivo de bestoj kaj kreskaĵoj. Eĉ mezlerta esperantisto multe ĝuos la legadon de tiu verketo. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]