Ĉinigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉinigo, ankaŭ nomata ĉina asimilado, estas la lingva kaj kultura asimilado de terminoj kaj konceptoj al tiuj de la lingvo kaj kulturo de Ĉinio. En lingvistiko, la termino estas uzata por pli precize referenci al transliterumado, tiele ke ĉinigo kuras paralele al latinigo .

En pli ĝenerala kunteksto, ĉinigo rilatas al la procezo fariĝi ĉinaĉina asimilado. La termino estas uzata en la sociaj sciencoj kaj precipe por priskribi la kulturan asimiladon de ne-hanoj al ĉina identeco. Ekzemplo de tio estas la ĉinigo de Tibeto, sed ankaŭ de aliaj areoj kiel ekzemple tiuj de la manĉuroj, ujguroj, ojradoj (mongoloj).

Popoloj ekster Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En alia, internacie moderna senco, ĉinigo estas la procezo, per kiu orientaziaj popoloj en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio estas influataj de la ĉina kulturo ene de siaj propraj limoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas parta traduko de la artikolo Sinificatie en la nederlandlingva vikipedio je la 10a de novembro 2019, vidu prilaboran historion.