Ursula K. Le Guin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ursula K. Le Guin
Ursula K Le Guin.JPG
Persona informo
Naskonomo Ursula Kroeber [#]
Naskiĝo 21-an de oktobro 1929 (1929-10-21)
en Berkeley
Morto 22-an de januaro 2018 (2018-01-22) (88-jara)
en Portlando, Oregono, Flag of the United States.svg Usono
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko BerkeleyPortlando [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Kolumbio • Radcliffe College • Berkeley High School [#]
Subskribo Ursula K. Le Guin
Familio
Patro Alfred Kroeber [#]
Patrino Theodora Kroeber [#]
Gefratoj Karl Kroeber [#]
Edz(in)o Charles Le Guin [#]
Profesio
Profesio verkisto • scenaristo • tradukisto • romanisto • poeto • aŭtoro • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • feministo • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • prosaist • prozo [#]
Verkoj Earthsea series
Hainish Cycle
The Lathe of Heaven
The Eye of the Heron
Malafrena
The Beginning Place
Always Coming Home
Annals of the Western Shore
Lavinia
Catwings series
The Language of the Night
Dancing at the Edge of the World
Steering the Craft [#]
TTT
Retejo http://www.ursulakleguin.com [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ursula Kroeber LE GUIN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, mortis la 22-an de januaro 2018 en Portlando, Oregono) estis usona verkistino. Plej fama pro ŝiaj sciencfikcio kaj fantasto, en formo de romanoj kaj rakontoj, ŝi ankaŭ verkis poezion, infanajn librojn kaj tezojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante sociologion kaj antropologion. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de seksa identeco per la indiĝenoj en The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.

Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo Earthsea ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de J.R.R. Tolkien. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien.

Le Guin naskiĝis en Berkeley, Kalifornio, Usono, kiel filino de la antropologo Alfred L. Kroeber kaj la aŭtorino Theodora Kroeber (kiu interalie skribis Ishi in Two Worlds). Ursula edukiĝis je Radcliffe College kaj Columbia University, kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan historiiston Charles Le Guin. Ili vivadis en Portlando, Oregono, kune kun siaj tri gefiloj.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Sciencfikcio[redakti | redakti fonton]

  • The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo", 1969, gajnis tiujare la Premion Hugo kaj Premion Nebulozo)
  • The Lathe of Heaven ("La Tornilo de Ĉielo", 1971)
  • The Dispossessed ("La Senposedaĵaj", 1974, gajnis Premion Nebulozo)
  • The Eye of the Heron ("La Okulo de Ardeo", 1983)
  • Always Coming Home ("Ĉiam Venanta Hejmen", 1985)

Fantasto[redakti | redakti fonton]

Historia fikcio[redakti | redakti fonton]

Rakontaroj[redakti | redakti fonton]

  • The Wind's Twelve Quarters (1975)
  • Buffalo Gals, and Other Animal Presences (1987)
  • The Birthday of the World (2002)

Kritikismo[redakti | redakti fonton]

  • Dancing at the Edge of the World ("Dancado ĉe la Bordo de la Mondo", 1992)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]