Ĉina Budhismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina budhismo)

Ĉina budhismo estas okcidenta nomo por han-lingva budhismo. Oni ne konfuzigu tiu koncepto al "budhismo en Ĉinio", ĉar tie estas multaj skoloj de budhismo. Han-lingva budhismo havas siajn propran traduktradicio kaj interpretado de sutroj influita de taoismo kaj konfuciismo.

Eĉ antaŭ la oficiala enkondukiĝo de budhismo en Ĉinio jam estis notoj pri la Budho Ŝakjamunio kaj lia instruo han-lingve. Tio montras, ke oni jam kontaktis kun alilandaj budhanoj kaj informiĝis pri budhismo.

En la jaro 64 la Imperiestro Mindi en dinastio Han havis strangan sonĝon iunokte. Li vidis en la sonĝo, ke ora homo alta je 16 futoj kaj kun brila lumringo ĉirkaŭ la kapo flugis ĉirkaŭ la palaco kaj poste malaperis en la okcidento. Elitiĝinte li tuj alvenigis siajn kurteganojn kaj petis eksplikon pri sia stranga sonĝo. Fu Yi, la konsilanto raportis, ke en okcidenta lando estis feo nomata budho, kies instruo enkondukiĝos en Ĉinion en mil jaroj post lia morto laŭ la antikva noto de Ĉinio, kaj ke la ora homo en la sonĝo de la reĝo eble estis neniu alia ol la budho, kaj tio montris, ke estas konvena periodo por budhismo enkondukiĝi en ĉinion.

La reĝo ĝojis kaj tuj elsendis 18 korteganojn Ĉai Yin kaj aliajn al la okcidento por bonvenigi la instruon de la Budho. En Hindio la senditoj renkontis hindajn bonzojn Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa, kaj invitis ilin al Ĉinio kun pentraĵo de Ŝakjamunio kaj Sutro "La 42 ĉapitroj" portataj de blanka ĉievalo. Oni bonvenigis la majstrojn kaj budhismaĵojn en gastejo por eksterlandaj senditoj kiu situas en Luoyang, Henan provinco. Poste la gastejo alinomiĝis kiel Baimasi (Templo Blanka Ĉevalo) por memorigi la blankan ĉevalon, kiu portis la pentraĵon kaj sutron el Hindio al Ĉinio. La reĝo konstatis, ke la ora homo en la sonĝo estis neniu alia ol la Budho Ŝakjamunio en la pentraĵo. Post nelonge, la honoraj gastoj Kaŝapa-matanga kaj Dharma-rakŝa eltradukis la sutron, kiu estis la unua budhisma sutro en Ĉinio.

En la fina periodo de dinastio Han, budhismo pli kaj pli prosperiĝis krom la tradukado de budhismaj verkoj. La reĝo Huandi estis pia al budhismo, kaj li adoris budhan statuon molditan el oro. Sed tiam la budhismo furoris nur en la palaco, kaj ne multaj popolanoj praktikis ĝin. Poste, dum la regperiodo de Reĝo Xiandi (147-167), oni konstruis monaĥejojn kaj okazigis budhismajn ceremoniojn, kies partoprenantoj atingis 5000. Budhismon ekpraktikis al ordinaraj homoj kaj la tradukado de sutroj daŭris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]